↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 121

Kanto de suprenirado.

1    Mi levas miajn okulojn al la montoj:
     De kie venas al mi helpo?
2    Mia helpo venas de la Eternulo,
     Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

3    Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi;
     Via gardanto ne dormetas.
4    Jen ne dormetas kaj ne dormas
     La gardanto de Izrael.
5    La Eternulo estas via gardanto;
     La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano.
6    En la tago la suno vin ne frapos,
     Nek la luno en la nokto.
7    La Eternulo vin gardos de ĉia malbono,
     Li gardos vian animon.
8    La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron,
     De nun kaj eterne.

Sekva Ĉapitro →