↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 120

Kanto de suprenirado.

1    Al la Eternulo mi vokis en mia sufero,
     Kaj Li aŭskultis min.
2    Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo,
     De falsa lango.
3    Kion Li donos al vi,
     Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?
4    Akrajn sagojn de fortulo
     Kun karboj genistaj.
5    Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ,
     Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!
6    Tro longe loĝis mia animo
     Inter malamantoj de paco.
7    Mi estas pacema;
     Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.

Sekva Ĉapitro →