↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 122

Kanto de suprenirado. De David.

1    Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi:
     Ni iru en la domon de la Eternulo.
2    Niaj piedoj staris en viaj pordegoj,
     Ho Jerusalem,
3    Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo,
     En kiu ĉio kuniĝis.
4    Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo,
     Laŭ la moro de Izrael,
     Por glori la nomon de la Eternulo.
5    Ĉar tie staris tronoj de juĝo,
     Tronoj de la domo de David.
6    Deziru pacon al Jerusalem;
     Bonan staton havu viaj amantoj.
7    Paco estu inter viaj muroj,
     Bonstato en viaj palacoj.
8    Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru:
     Paco estu al vi.
9    Pro la domo de la Eternulo, nia Dio,
     Mi deziras al vi bonon.

Sekva Ĉapitro →