↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 113

1    Haleluja!
     Gloru, sklavoj de la Eternulo,
     Gloru la nomon de la Eternulo.
2    La nomo de la Eternulo estu benata
     De nun kaj eterne.
3    De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo
     Estas glorata la nomo de la Eternulo.
4    Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo;
     Super la ĉielo estas Lia gloro.
5    Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio,
     Kiu sidas alte,
6    Kiu kliniĝas por rigardi
     La ĉielon kaj la teron,
7    Kiu el la polvo restarigas mizerulon,
     El la koto levas malriĉulon,
8    Por sidigi lin kun eminentuloj,
     Kun la eminentuloj de lia popolo?
9    Li donas familion al senfruktulino,
     Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj.
     Haleluja!

Sekva Ĉapitro →