↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 112

1    Haleluja!
     Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon
     Kaj tre amas Liajn ordonojn.
2    Forta sur la tero estos lia semo;
     La gento de virtuloj estos benita.
3    Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo;
     Kaj lia justeco restas eterne.
4    En mallumo leviĝas lumo por la virtulo.
     Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
5    Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas,
     Kiu pesas siajn farojn per justeco.
6    Ĉar neniam li falos;
     Virtulo estos memorata eterne.
7    Malbonan famon li ne timos;
     Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.
8    Senŝanceliĝa estas lia koro;
     Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj.
9    Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj;
     Lia justeco restas eterne,
     Lia korno altiĝos en honoro.
10   La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas,
     Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas.
     La deziro de malvirtuloj pereos.

Sekva Ĉapitro →