↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 114

1    Kiam Izrael eliris el Egiptujo,
     La domo de Jakob el fremda popolo,
2    Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo,
     Izrael Lia regno.
3    La maro vidis kaj forkuris,
     Jordan turniĝis malantaŭen;
4    La montoj saltis kiel ŝafoj,
     La montetoj kiel ŝafidoj.
5    Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris?
     Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?
6    Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj,
     Montetoj, kiel ŝafidoj?
7    Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero,
     Antaŭ la Dio de Jakob,
8    Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo,
     Graniton en akvodonan fonton.

Sekva Ĉapitro →