↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 111

1    Haleluja!
     Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro,
     En rondo de piuloj kaj en kunveno.
2    Grandaj estas la faroj de la Eternulo,
     Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.
3    Bela kaj majesta estas Lia verko,
     Kaj Lia justeco restas eterne.
4    Memorindaj Li faris Siajn miraklojn;
     Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
5    Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas;
     Li memoras eterne Sian interligon.
6    La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo,
     Doninte al ili la heredon de gentoj.
7    La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco;
     Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;
8    Ili estas fortikaj por eterne,
     Faritaj per vero kaj honesto.
9    Liberigon Li sendis al Sia popolo;
     Li aranĝis por ĉiam Sian interligon.
     Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
10   Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo;
     Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj.
     Lia gloro restas eterne.

Sekva Ĉapitro →