↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 110

Psalmo de David.

1    La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
     Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
2    La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion:
     Regu inter viaj malamikoj.
3    En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi
          en sankta ornamo.
     De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via
          junularo.
4    La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos;
     Vi estas pastro por ĉiam,
     Laŭ la maniero de Melkicedek.
5    La Sinjoro ĉe via dekstra flanko
     Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
6    Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj;
     Li frakasos la ĉefon de granda lando.
7    Li trinkos el rivero sur la vojo;
     Tial li levos la kapon.

Sekva Ĉapitro →