↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 100

Psalmo de dankado.

1    Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
2    Servu al la Eternulo kun ĝojo,
     Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
3    Sciu, ke la Eternulo estas Dio;
     Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,
     Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
4    Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,
     En Liajn kortojn kun laŭdado.
     Gloru Lin, benu Lian nomon;
5    Ĉar la Eternulo estas bona;
     Lia favorkoreco estas eterna,
     Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.

Sekva Ĉapitro →