↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 101

Psalmo de David.

1    Bonecon kaj justecon mi prikantos;
     Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.
2    Mi penas iri prudente la vojon de pieco;
     Kiam Vi venos al mi?
     Mi iras kun pura koro interne de mia domo.
3    Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon;
     Mi malamas farojn de malfideleco,
     Ili ne aliĝas al mi.
4    Koro perversa foriĝu de mi;
     Malbonon mi ne volas koni.
5    Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos;
     Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne
          toleros.
6    Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke
          ili sidu kun mi;
     Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.
7    Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite;
     Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj.
8    Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando,
     Por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn.

Sekva Ĉapitro →