↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 99

1    La Eternulo reĝas, tremas la popoloj;
     Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.
2    La Eternulo estas granda en Cion,
     Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.
3    Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon:
     Li estas sankta.

4    Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon,
     Vi fortikigis en praveco;
     Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.
5    Altigu la Eternulon, nian Dion,
     Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj:
     Li estas sankta.

6    Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj,
     Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon;
     Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis.
7    El nuba kolono Li parolis al ili;
     Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al
          ili.
8    Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis;
     Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj
          faroj.
9    Altigu la Eternulon, nian Dion,
     Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto;
     Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.

Sekva Ĉapitro →