↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 98

Psalmo.

1    Kantu al la Eternulo novan kanton,
     Ĉar miraklojn Li faris;
     Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.
2    La Eternulo aperigis Sian savon;
     Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.
3    Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de
          Izrael.
     Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.
4    Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero;
     Kantu, gloru, kaj muziku.
5    Muziku al la Eternulo per harpo,
     Per harpo kaj per sonoj de psalmo.
6    Per trumpetoj kaj per sono de korno
     Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo.
7    Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
     La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.
8    La riveroj plaŭdu per la manoj,
     La montoj kune kantu ĝoje,
9    Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron;
     Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.

Sekva Ĉapitro →