↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 53

Al la ĥorestro. Por maĥalato. Instruo de David.

1    La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas.
     Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto;
     Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
2    Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn,
     Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
3    Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis;
     Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
4    Ĉu ne prudentiĝos tiuj, kiuj faras malbonon,
     Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon,
     Kaj kiuj ne vokas al Dio?
5    Tie ili forte ektimis, kie timindaĵo ne ekzistis;
     Ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas;
     Vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis.
6    Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!
     Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon,
     Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

Sekva Ĉapitro →