↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 52

Al la ĥorestro. Instruo de David, kiam venis Doeg, la Edomido,
kaj raportis al Saul, kaj diris al li: David venis en la domon de
Aĥimeleĥ.

1    Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano?
     La boneco de Dio estas ĉiama.
2    Pereon intencas via lango,
     Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon.
3    Vi pli amas malbonon, ol bonon;
     Pli mensogi, ol diri veron.                            Sela.
4    Vi amas ĉian parolon pereigan,
     Parolon malican.
5    Tial Dio pereigos vin por ĉiam,
     Elŝiros vin el via tendo,
     Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj.            Sela.
6    Kaj virtuloj vidos kaj ektimos,
     Kaj pri li ili ridos, dirante:
7    Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton,
     Sed fidis sian grandan riĉecon,
     Sentis sin forta per sia malbonpovado.
8    Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio,
     Fidas la bonecon de Dio ĉiam kaj eterne.
9    Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris,
     Kaj mi esperos al Via nomo, ĉar Vi estas bona por Viaj
          fideluloj.

Sekva Ĉapitro →