↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 54

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam
venis la Zifanoj, kaj diris al Saul: Jen David kaŝiĝas ĉe ni.

1    Ho Dio, per Via nomo helpu min,
     Kaj per Via forto donu al mi justecon.
2    Ho Dio, aŭskultu mian preĝon,
     Atentu la vortojn de mia buŝo.
3    Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi,
     Kaj fortuloj serĉas mian animon;
     Ili ne havas Dion antaŭ si.                            Sela.
4    Jen Dio estas mia helpanto,
     Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.
5    Li returnos la malbonon al miaj malamikoj:
     Laŭ Via vereco ekstermu ilin.
6    Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon,
     Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona;
7    Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min,
     Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.

Sekva Ĉapitro →