↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 46

Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto.

1    Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto,
     Helpo en mizeroj, rapide trovata.
2    Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero
     Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
3    Bruu, bolu Liaj akvoj,
     Tremu la montoj de ilia fiera ondado.                  Sela.

4    Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio,
     La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.
5    Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos;
     Dio ĝin helpas en frua mateno.
6    Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj;
     Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.
7    La Eternulo Cebaot estas kun ni;
     Nia defendo estas la Dio de Jakob.                     Sela.

8    Iru, rigardu la farojn de la Eternulo,
     Kiu faris detruojn sur la tero,
9    Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero,
     Rompas pafarkon, rompas ponardegon,
     Forbruligas veturilojn per fajro.
10   Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio;
     Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.
11   La Eternulo Cebaot estas kun ni;
     Nia defendo estas la Dio de Jakob.                     Sela.

Sekva Ĉapitro →