↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 45

Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Instrua ama kanto de la Koraĥidoj.

1    Mia koro pleniĝis per bona temo;
     Mi kantos pri reĝo;
     Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.
2    Vi estas la plej bela el la homidoj;
     Ĉarmo estas sur viaj lipoj;
     Tial Dio benis vin por ĉiam.
3    Zonu vian lumbon per glavo,
     Vi, forta per via majesteco kaj beleco.
4    Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero,
     Por justeco al la humiluloj;
     Kaj via dekstra mano montros miraklojn.
5    Viaj sagoj estas akraj;
     Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn,
     Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo.
6    Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne;
     La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
7    Vi amas virton kaj malamas malvirton;
     Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn
          kamaradojn.
8    De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj;
     En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.
9    Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj;
     Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.
10   Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon,
     Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
11   Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon,
     Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.
12   Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj;
     Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.
13   En sia plena ornamo estas interne la reĝidino;
     El ora teksaĵo estas ŝia vesto.
14   En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo;
     Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.
15   Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj;
     Ili eniras en la palacon de la reĝo.
16   Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj;
     Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
17   Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio;
     Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.

Sekva Ĉapitro →