↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 47

Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo.

1    Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj,
     Kriu al Dio per voĉo de kanto.
2    Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda;
     Li estas granda Reĝo super la tuta tero.
3    Li subigas al ni popolojn
     Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.
4    Li elektas por ni nian heredon,
     La majeston de Jakob, kiun Li amas.                    Sela.
5    Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo,
     La Eternulo ĉe trumpetado.
6    Kantu al Dio, kantu!
     Kantu al nia Reĝo, kantu!
7    Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero:
     Kantu edifan kanton!
8    Dio reĝas super la popoloj;
     Dio sidas sur Sia sankta trono.
9    La princoj de la popoloj kolektiĝis,
     La popolo de la Dio de Abraham;
     Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero;
     Li estas tre alta.

Sekva Ĉapitro →