↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 15

Psalmo de David.

1    Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo?
     Kiu povas loĝi sur Via sankta monto?
2    Tiu, kiu vivas honeste, agas juste,
     Kaj parolas veron el sia koro;
3    Kiu ne kalumnias per sia lango,
     Ne faras malbonon al sia kunulo,
     Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;
4    Kiu abomenas malnoblulon
     Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo,
     Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;
5    Kiu sian monon ne donas procentege,
     Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.
     Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

Sekva Ĉapitro →