↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 16

Verko de David.

1    Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi.
2    Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro;
     Mi ne havas alian bonon krom Vi.
3    Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero,
     Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
4    Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian;
     Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn
     Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon.
5    La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko;
     Vi subtenas mian sorton.
6    Loto agrabla trafis min,
     Ĉarma estas mia heredo.
7    Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min;
     Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.
8    Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi;
     Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.
9    Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo;
     Eĉ mia karno ripozas senzorge.
10   Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol;
     Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
11   Vi konigos al mi la vojon de la vivo;
     Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi,
     Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

Sekva Ĉapitro →