↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 14

Al la ĥorestro. De David.

1    La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas.
     Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj;
     Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
2    La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn,
     Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
3    Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis;
     Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
4    Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon,
     Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon,
     Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
5    Tie ili forte ektimis,
     Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.
6    Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo,
     Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo.
7    Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!
     Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon,
     Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

Sekva Ĉapitro →