↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 5

Al la ĥorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David.

1    Miajn vortojn aŭskultu, ho Eternulo.
     Trapenetru miajn pensojn.
2    Aŭdu la voĉon de mia krio, mia Reĝo kaj mia Dio;
     Ĉar al Vi mi preĝas.
3    Ho Eternulo, matene Vi aŭdas mian voĉon;
     Matene mi eldiras mian preĝon al Vi, kaj mi atendas.
4    Ĉar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon;
     Malbonulo ne povas gasti ĉe Vi.
5    Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi;
     Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon.
6    Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron;
     Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.
7    Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon;
     Mi kliniĝos en Via sankta templo kun respektego al Vi.
8    Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco;
     Pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon.
9    Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo;
     En ilia interno estas malvirteco;
     Malfermita tombo estas ilia gorĝo;
     Per sia lango ili hipokritas.
10   Montru ilian kulpon, ho Dio,
     Ke ili falu per siaj intencoj;
     Pro iliaj multaj krimoj ĵetu ilin malsupren,
     Ĉar ili ribelis kontraŭ Vi.
11   Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin;
     Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros;
     Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.
12   Ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon;
     Kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro.

Sekva Ĉapitro →