↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 6

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de
David.

1    Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,
     Kaj ne en Via furiozo min punu.
2    Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis;
     Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.
3    Kaj mia animo forte ektremis;
     Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?
4    Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon;
     Helpu min pro Via favorkoreco.
5    Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi;
     En Ŝeol, kiu gloros Vin?
6    Mi laciĝis de mia ĝemado;
     Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton;
     Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.
7    Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo,
     Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.
8    Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon;
     Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.
9    Aŭdis la Eternulo mian peton;
     La Eternulo akceptos mian preĝon.
10   Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj;
     Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.

Sekva Ĉapitro →