↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 4

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David.

1    Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio!
     En premo Vi liberigas min;
     Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.
2    Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata?
     Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron?          Sela.
3    Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si;
     La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
4    Tremu, kaj ne peku;
     Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu
          fortikanimaj.                                     Sela.
5    Oferdonu oferojn piajn,
     Kaj fidu la Eternulon.
6    Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon?
     Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!
7    Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia
          mosto plimultiĝas.
8    Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas;
     Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.

Sekva Ĉapitro →