↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 3

Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Abŝalom.

1    Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj,
     Multaj leviĝis kontraŭ mi!
2    Multaj diradas pri mia animo:
     Ne ekzistas por li savo de Dio.                        Sela.
3    Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi,
     Mia honoro kaj levanto de mia kapo.
4    Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo,
     Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto.            Sela.
5    Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas,
     Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.
6    Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj,
     Kiuj estas ĉirkaŭ mi.
7    Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio;
     Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn,
     La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.
8    Ĉe la Eternulo estas la savo;
     Super Via popolo estu Via beno.                        Sela.

Sekva Ĉapitro →