↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ester

Ĉapitro 9

1 En la dek-dua monato, tio estas en la monato Adar, en ĝia dek-
tria tago, kiam venis la tempo de plenumo de la reĝa ordono kaj
dekreto--en la tago, kiam la malamikoj de la Judoj esperis
superforti ilin--la afero turniĝis, kaj la Judoj superfortis
siajn malamikojn. 2 La Judoj kolektiĝis en siaj urboj en ĉiuj
landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, por etendi la manon kontraŭ siajn
malbondezirantojn; kaj neniu povis kontraŭstari al ili, ĉar timo
antaŭ ili falis sur ĉiujn popolojn. 3 Kaj ĉiuj landestroj,
satrapoj, regionestroj, kaj oficistoj de la reĝo favoris la
Judojn, ĉar falis sur ilin timo antaŭ Mordeĥaj. 4 Ĉar Mordeĥaj
estis granda en la domo de la reĝo, kaj la famo pri li iris tra
ĉiuj landoj, ĉar la viro Mordeĥaj fariĝadis ĉiam pli kaj pli
granda. 5 Kaj la Judoj batis ĉiujn siajn malamikojn, frapante per
glavo, mortigante kaj ekstermante, kaj ili faris al siaj
malamikoj, kion ili volis. 6 En la kastelurbo Ŝuŝan la Judoj
mortigis kaj pereigis kvincent homojn; 7 ankaŭ Parŝandatan,
Dalfonon, Aspatan, 8 Poratan, Adaljan, Aridatan, 9 Parmaŝtan,
Arisajon, Aridajon, kaj Vajzatan, 10 la dek filojn de Haman, filo
de Hamedata kaj persekutanto de la Judoj, ili mortigis; sed sur
la havaĵon ili ne metis sian manon. 11 En la sama tago la nombro
de la mortigitoj en la kastelurbo Ŝuŝan estis raportita al la
reĝo. 12 Kaj la reĝo diris al la reĝino Ester: En la kastelurbo
Ŝuŝan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn kaj ankaŭ la
dek filojn de Haman; kion ili faris en la ceteraj regionoj de la
reĝo? Kion vi petas? tio estos donita al vi; kion vi ankoraŭ
deziras? tio estos plenumita. 13 Ester respondis: Se al la reĝo
plaĉas, estu permesite al la Judoj en Ŝuŝan ankaŭ morgaŭ fari
tion saman, kion hodiaŭ, kaj la dek filojn de Haman oni pendigu.
14 Kaj la reĝo diris, ke oni faru tiel. Kaj estis donita dekreto
pri tio en Ŝuŝan, kaj la dek filojn de Haman oni pendigis. 15 La
Judoj, kiuj estis en Ŝuŝan, kolektiĝis ankaŭ en la dek-kvara tago
de la monato Adar, kaj mortigis en Ŝuŝan tricent homojn; sed sur
la havaĵon ili ne metis sian manon. 16 Ankaŭ la ceteraj Judoj,
kiuj estis en la landoj de la reĝo, kolektiĝis kaj stariĝis, por
defendi sian vivon kaj por akiri trankvilecon antaŭ siaj
malamikoj, kaj ili mortigis el siaj malamikoj sepdek kvin mil,
sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon. 17 Tio estis en la
dek-tria tago de la monato Adar. Kaj en ĝia dek-kvara tago estis
ripozo, kaj oni faris ĝin tago de festeno kaj de gajeco. 18 Sed
la Judoj, kiuj estis en Ŝuŝan, kolektiĝis en la dek-tria kaj en
la dek-kvara tagoj; ripozo estis en la dek-kvina tago, kaj ili
faris ĝin tago de festeno kaj de gajeco. 19 Tial la Judoj, kiuj
loĝas en loĝlokoj kaj urboj ne fortikigitaj, faras la dek-kvaran
tagon de la monato Adar tago de ĝojo kaj de festeno, festotago,
kaj ili sendas donacojn unuj al aliaj.

20 Mordeĥaj priskribis ĉiujn tiujn okazintaĵojn, kaj sendis
leterojn al ĉiuj Judoj, kiuj estis en ĉiuj landoj de la reĝo
Aĥaŝveroŝ, la proksimaj kaj la malproksimaj, 21 ke ili akceptu
por si, ke ili festados ĉiujare la dek-kvaran tagon de la monato
Adar kaj ĝian dek-kvinan tagon, 22 kiel tagojn, en kiuj la Judoj
ricevis trankvilecon kontraŭ siaj malamikoj, kaj kiel monaton,
kiu turnis por ili malĝojon en ĝojon, funebron en feston; ke ili
faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj
unuj al aliaj kaj de donacado al malriĉuloj. 23 Kaj la Judoj
akceptis tion, kion ili jam mem komencis fari kaj pri kio skribis
al ili Mordeĥaj. 24 Ĉar Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj
malamiko de ĉiuj Judoj, intencis pereigi la Judojn kaj ĵetis
pur'on, tio estas loton, por ekstermi kaj pereigi ilin; 25 sed
kiam ŝi venis antaŭ la reĝon, ĉi tiu ordonis skribe, ke lia
malbona entrepreno, kiun li preparis por la Judoj, turniĝu sur
lian kapon; kaj ke oni pendigu lin kaj liajn filojn sur arbo. 26
Pro tio oni donis al tiuj tagoj la nomon Purim, laŭ la vorto
_pur_. Tial, konforme al ĉiuj vortoj de tiu letero, kaj al tio,
kion ili mem vidis koncerne tion kaj kio trafis ilin, 27 la Judoj
decidis kaj akceptis por si, por sia idaro, kaj por ĉiuj, kiuj
aliĝos al ili, ke ili nepre festados tiujn du tagojn laŭ la
preskribo kaj en la difinita tempo ĉiujare. 28 Tiuj tagoj devas
esti memorataj kaj festataj en ĉiuj generacioj, en ĉiu familio,
en ĉiu lando, kaj en ĉiu urbo; kaj tiuj tagoj de Purim ne devas
esti forigitaj ĉe la Judoj, kaj la memoro pri ili ne devas
malaperi inter ilia idaro. 29 Kaj la reĝino Ester, filino de
Abiĥail, kaj la Judo Mordeĥaj skribis kun plena insisto, ke oni
plenumu tiun duan leteron pri Purim. 30 Kaj ili sendis leterojn
al ĉiuj Judoj en la cent dudek sep landojn de la regno de
Aĥaŝveroŝ, kun vortoj de paco kaj de vero, 31 ke ili festadu
tiujn tagojn de Purim en ilia tempo, kiel decidis pri ili la Judo
Mordeĥaj kaj la reĝino Ester, kaj kiel ili mem akceptis por si
kaj por sia idaro koncerne la fastadon kaj preĝadon. 32 Kaj laŭ
la ordono de Ester oni konfirmis tiun historion de Purim kaj
enskribis en libron.

Sekva Ĉapitro →