↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ester

Ĉapitro 10

1 La reĝo Aĥaŝveroŝ metis sub tributon la teron kaj la insulojn
de la maro. 2 La tuta historio pri lia forto kaj lia potenco, kaj
la detaloj pri la grandeco de Mordeĥaj, kiun la reĝo grandigis,
estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Medujo
kaj Persujo. 3 Ĉar la Judo Mordeĥaj estis la dua post la reĝo
Aĥaŝveroŝ, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj
fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al
sia tuta idaro.