↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ester

Ĉapitro 8

1 En tiu tago la reĝo Aĥaŝveroŝ transdonis al la reĝino Ester la
domon de Haman, la malamiko de la Judoj; kaj Mordeĥaj venis antaŭ
la reĝon, ĉar Ester diris, kio li estas por ŝi. 2 Kaj la reĝo
deprenis sian ringon, kiun li forprenis de Haman, kaj donis ĝin
al Mordeĥaj; kaj Ester starigis Mordeĥajon super la domo de
Haman. 3 Kaj Ester plue parolis antaŭ la reĝo, kaj ĵetis sin
antaŭ liajn piedojn, kaj ploris kaj petegis lin, ke li neniigu la
malbonaĵon de Haman, la Agagido, kaj lian planon, kiun li
entreprenis kontraŭ la Judoj. 4 La reĝo etendis al Ester sian
oran sceptron, kaj Ester leviĝis kaj stariĝis antaŭ la reĝo. 5
Kaj ŝi diris: Se al la reĝo plaĉas, kaj se mi trovis favoron
antaŭ li, se la afero ŝajnas al li ĝusta, kaj se li havas
simpation por mi: tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn,
kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li
skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de
la reĝo; 6 ĉar kiel mi povus vidi la malfeliĉon, kiu trafas mian
popolon? kaj kiel mi povus vidi la pereon de miaj samgentanoj? 7
Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester kaj al la Judo
Mordeĥaj: Jen la domon de Haman mi transdonis al Ester, kaj lin
mem oni pendigis sur arbo, pro tio, ke li metis sian manon sur la
Judojn; 8 skribu do pri la Judoj en la nomo de la reĝo tion, kio
plaĉas al vi, kaj sigelu per la reĝa ringo; ĉar leteron,
skribitan en la nomo de la reĝo kaj sigelitan per la reĝa ringo,
oni ne povas revoki. 9 Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en
tiu tempo, en la tria monato, tio estas en la monato Sivan, en
ĝia dudek-tria tago; kaj oni skribis ĉion tiel, kiel ordonis
Mordeĥaj, al la Judoj, al la satrapoj, al la regionestroj, kaj al
la princoj de la landoj, kiuj estis de Hindujo ĝis Etiopujo, cent
dudek sep landoj, al ĉiu lando laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu
popolo en ĝia lingvo, ankaŭ al la Judoj laŭ ilia skribmaniero kaj
en ilia lingvo. 10 Li skribigis en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ,
kaj sigelis per la reĝa ringo, kaj sendis per rajdantaj kurieroj
sur bone kurantaj bonrasaj ĉevaloj leterojn pri tio, 11 ke la
reĝo permesas al la Judoj en ĉiuj urboj kolektiĝi kaj stariĝi,
por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi ĉiujn
fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la
infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havaĵon, 12 en la
daŭro de unu tago en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, en la dek-
tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar; 13
ke oni donu kopion de ĉi tiu ordonletero kiel leĝon, proklamotan
al ĉiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por
venĝi al siaj malamikoj. 14 La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj
ĉevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la reĝo. La
leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan. 15 Mordeĥaj eliris de
la reĝo en reĝa vesto el blua kaj blanka ŝtofo, kun granda ora
krono, kaj en mantelo bisina kaj purpura. Kaj la urbo Ŝuŝan
ĝojkriis kaj estis gaja. 16 Ĉe la Judoj estis lumo kaj ĝojo,
gajeco kaj triumfo. 17 Kaj en ĉiu lando kaj en ĉiu urbo, sur ĉiu
loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la reĝo, estis ĉe la
Judoj ĝojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la
popoloj de la lando fariĝis Judoj, ĉar falis sur ilin timo antaŭ
la Judoj.

Sekva Ĉapitro →