↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ester

Ĉapitro 7

1 La reĝo kaj Haman venis, por festeni ĉe la reĝino Ester. 2 Kaj
ankaŭ en la dua tago, dum la trinkado de vino, la reĝo diris al
Ester: Kion vi petas, ho reĝino Ester? tio estos donita al vi;
kaj kia estas via deziro? ĝis duono de la regno ĝi estos
plenumita. 3 Tiam la reĝino Ester respondis kaj diris: Se mi
trovis favoron en viaj okuloj, ho reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas,
tiam mia vivo estu donacita al mi laŭ mia peto, kaj mia popolo
laŭ mia deziro; 4 ĉar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por
ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaŭ estus venditaj nur
por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko
ne kompensus la malprofiton de la reĝo. 5 Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ
diris al la reĝino Ester: Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu
prenis en sian koron la kuraĝon agi tiel? 6 Kaj Ester respondis:
La malamanto kaj malamiko estas ĉi tiu malbona Haman. Kaj Haman
ektremis antaŭ la reĝo kaj la reĝino. 7 La reĝo leviĝis kolere de
la vintrinkado, kaj iris en la ĝardenon de la palaco; sed Haman
restis, por peti pri sia vivo la reĝinon Ester, ĉar li vidis, ke
la reĝo destinis por li malbonan sorton. 8 Kiam la reĝo revenis
el la palaca ĝardeno en la ĉambron de la festeno, Haman estis
falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la reĝo
diris: Eĉ perforti la reĝinon li volas ĉe mi en la domo! La vorto
eliris el la buŝo de la reĝo, kaj oni kovris al Haman la vizaĝon.
9 Ĥarbona, unu el la eŭnukoj antaŭ la reĝo, diris: Jen eĉ la
arbo, kiun Haman pretigis por Mordeĥaj, kiu parolis bonon por la
reĝo, staras en la domo de Haman; ĝi havas la alton de kvindek
ulnoj. Tiam la reĝo diris: Pendigu lin sur ĝi. 10 Kaj oni
pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordeĥaj. Kaj
la kolero de la reĝo kvietiĝis.

Sekva Ĉapitro →