↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Neĥemja

Ĉapitro 12

1 Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel,
filo de Ŝealtiel, kaj kun Jeŝua: Ŝeraja, Jeremia, Ezra, 2 Amarja,
Maluĥ, Ĥatuŝ, 3 Ŝeĥanja, Reĥum, Meremot, 4 Ido, Ginton, Abija, 5
Mijamin, Maadja, Bilga, 6 Ŝemaja, Jojarib, Jedaja, 7 Salu, Amok,
Ĥilkija, Jedaja. Tio estas la ĉefoj de la pastroj kaj iliaj
fratoj en la tempo de Jeŝua. 8 Kaj la Levidoj: Jeŝua, Binuj,
Kadmiel, Ŝerebja, Jehuda, Matanja, super la laŭdkantoj, li kaj
liaj fratoj; 9 kaj Bakbukja kaj Uni, iliaj fratoj, deĵoris kun
ili. 10 Jeŝua naskigis Jojakimon, Jojakim naskigis Eljaŝibon,
Eljaŝib naskigis Jojadan, 11 Jojada naskigis Jonatanon, Jonatan
naskigis Jaduan. 12 En la tempo de Jojakim estis pastroj ĉefoj de
patrodomoj: de la domo de Seraja: Meraja; de la domo de Jeremia:
Ĥananja; 13 de la domo de Ezra: Meŝulam; de la domo de Amarja:
Jehoĥanan; 14 de la domo de Meliĥu: Jonatan; de la domo de
Ŝebanja: Jozef; 15 de la domo de Ĥarim: Adna; de la domo de
Merajot: Ĥelkaj; 16 de la domo de Ido: Zeĥarja; de la domo de
Ginton: Meŝulam; 17 de la domo de Abija: Ziĥri; de la domo de
Minjamin, de la domo de Moadja: Piltaj; 18 de la domo de Bilga:
Ŝamua; de la domo de Ŝemaja: Jehonatan; 19 de la domo de Jojarib:
Matnaj; de la domo de Jedaja: Uzi; 20 de la domo de Salaj: Kalaj;
de la domo de Amok: Eber; 21 de la domo de Ĥilkija: Ĥaŝabja; de
la domo de Jedaja: Netanel. 22 El la Levidoj estis enskribitaj la
ĉefoj de patrodomoj en la tempo de Eljaŝib, Jojada, Joĥanan, kaj
Jadua; la pastroj dum la reĝado de Dario la Persa. 23 La Levidoj,
ĉefoj de patrodomoj, estis enskribitaj en la libron de kroniko
ĝis la tempo de Joĥanan, filo de Eljaŝib. 24 La ĉefoj de la
Levidoj: Ĥaŝabja, Ŝerebja, Jeŝua, filo de Kadmiel, kaj iliaj
fratoj apud ili estis destinitaj por la laŭdkantoj, laŭ la aranĝo
de David, la homo de Dio, laŭ deĵorpartoj. 25 Matanja, Bakbukja,
Obadja, Meŝulam, Talmon, kaj Akub estis pordegistoj, kaj deĵoris
en la provizejoj ĉe la pordegoj. 26 Ili estis en la tempo de
Jojakim, filo de Jeŝua, filo de Jocadak, kaj en la tempo de
Neĥemja, la regionestro, kaj de Ezra, la pastro-skribisto.

27 Ĉe la inaŭguro de la murego de Jerusalem oni serĉis la
Levidojn el ĉiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por
fari inaŭguron kaj ĝojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun
cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj. 28 Kaj kunvenis la idoj de
kantistoj el la regiono ĉirkaŭ Jerusalem kaj el la vilaĝoj de la
Netofaanoj, 29 el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet;
ĉar la kantistoj konstruis al si vilaĝojn en la ĉirkaŭaĵo de
Jerusalem. 30 Kaj purigis sin la pastroj kaj la Levidoj, kaj ili
purigis la popolon, la pordegojn, kaj la muregon. 31 Tiam mi
suprenirigis la estrojn de Judujo sur la muregon, kaj mi starigis
du grandajn ĥorojn kaj procesiojn. Unu sur la dekstra flanko de
la murego, ĉe la Pordego de Sterko. 32 Kaj post ili iris Hoŝaja,
kaj duono de la estroj de Judujo, 33 kaj Azarja, Ezra, Meŝulam,
34 Jehuda, Benjamen, Ŝemaja, kaj Jeremia. 35 El la pastridoj kun
trumpetoj: Zeĥarja, filo de Jonatan, filo de Ŝemaja, filo de
Matanja, filo de Miĥaja, filo de Zakur, filo de Asaf; 36 kaj liaj
fratoj: Ŝemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda,
Ĥanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj
antaŭ ili estis Ezra, la skribisto. 37 Apud la Pordego de la
Fonto, kontraŭ ĝi, ili iris sur la ŝtupoj de la urbo de David
supren sur la muregon al la domo de David, kaj ĝis la Pordego de
la Akvo oriente. 38 La dua ĥoro iris kontraŭe de ili, kaj post ĝi
iris mi kaj duono de la popolo, supre sur la murego, de la Turo
de la Fornoj ĝis la Larĝa Murego, 39 al la Pordego de Efraim, al
la Malnova Pordego, al la Pordego de Fiŝoj, al la turo de
Ĥananel, al la turo Mea, ĝis la Pordego de Ŝafoj; kaj ili haltis
ĉe la Pordego de la Malliberejo. 40 Kaj ambaŭ ĥoroj haltis ĉe la
domo de Dio, ankaŭ mi kaj duono de la estroj kun mi, 41 kaj la
pastroj Eljakim, Maaseja, Minjamin, Miĥaja, Eljoenaj, Zeĥarja,
Ĥananja, kun trumpetoj, 42 kaj Maaseja, Ŝemaja, Eleazar, Uzi,
Jehoĥanan, Malkija, Elam, kaj Ezer. Kaj laŭte kantis la
kantistoj; ilia ĉefo estis Jizraĥja. 43 Kaj oni alportis en tiu
tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; ĉar Dio ĝojigis ilin
per granda ĝojo; eĉ la virinoj kaj la infanoj ĝojis, kaj la
gajeco de Jerusalem estis aŭdata malproksime.

44 Kaj en tiu tago estis starigitaj homoj por la ĉambroj de
provizejo, por la oferdonoj, la unuaaĵoj, la dekonaĵoj, por
kolekti en tiuj ĉambroj el la kampoj de la urboj la preskribitajn
partojn por la pastroj kaj la Levidoj; ĉar la Judoj ĝojis pri la
pastroj kaj Levidoj, kiuj staris. 45 Kaj ili observadis la
preskribon de sia Dio kaj la preskribon pri la pureco. Kaj la
kantistoj kaj pordegistoj staris konforme al la preskribo de
David kaj de lia filo Salomono. 46 Ĉar ankaŭ antaŭe, en la tempo
de David kaj Asaf, estis ĉefoj de kantistoj, kaj glorkantoj kaj
dankokantoj al Dio. 47 Ĉiuj Izraelidoj en la tempo de Zerubabel
kaj en la tempo de Neĥemja donadis partojn ĉiutagajn al la
kantistoj kaj pordegistoj; kaj ili konsekradis partojn por la
Levidoj, kaj la Levidoj konsekradis partojn por la idoj de Aaron.

Sekva Ĉapitro →