↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Neĥemja

Ĉapitro 11

1 La estroj de la popolo loĝis en Jerusalem. La cetera popolo
faris lotadon, por ke unu parto el dek loĝu en Jerusalem, la
sankta urbo, kaj la ceteraj naŭ partoj en la urboj. 2 Kaj la
popolo benis ĉiujn homojn, kiuj memvole konsentis loĝi en
Jerusalem. 3 Jen estas la ĉefoj de la provinco, kiuj loĝis en
Jerusalem; en la urboj de Judujo loĝis ĉiu en sia posedaĵo, laŭ
siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de
la servantoj de Salomono. 4 En Jerusalem loĝis el la idoj de
Jehuda kaj el la idoj de Benjamen: el la idoj de Jehuda: Ataja,
filo de Uzija, filo de Zeĥarja, filo de Amarja, filo de Ŝefatja,
filo de Mahalalel, el la filoj de Perec; 5 kaj Maaseja, filo de
Baruĥ, filo de Kol-Ĥoze, filo de Ĥazaja, filo de Adaja, filo de
Jojarib, filo de Zeĥarja, filo de la Ŝiloano. 6 La nombro de ĉiuj
idoj de Perec, kiuj loĝis en Jerusalem, estis kvarcent sesdek ok,
homoj batalkapablaj. 7 Kaj jen estas la idoj de Benjamen: Salu,
filo de Meŝulam, filo de Joed, filo de Pedaja, filo de Kolaja,
filo de Maaseja, filo de Itiel, filo de Jeŝaja; 8 post li Gabaj,
Salaj, naŭcent dudek ok. 9 Kaj Joel, filo de Ziĥri, estis ilia
estro; kaj Jehuda, filo de Hasenua, estis dua urbestro. 10 El la
pastroj: Jedaja, filo de Jojarib, Jaĥin, 11 Seraja, filo de
Ĥilkija, filo de Meŝulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de
Aĥitub, estro en la domo de Dio. 12 Kaj iliaj fratoj, kiuj
plenumadis laboron en la domo, estis en la nombro de okcent dudek
du; kaj Adaja, filo de Jeroĥam, filo de Pelalja, filo de Amci,
filo de Zeĥarja, filo de Paŝĥur, filo de Malkija; 13 kaj liaj
fratoj, ĉefoj de patrodomoj, ducent kvardek du; kaj Amaŝsaj, filo
de Azarel, filo de Aĥzaj, filo de Meŝilemot, filo de de Imer; 14
kaj iliaj fratoj, kuraĝaj viroj, cent dudek ok. Ilia estro estis
Zabdiel, filo de Hagedolim. 15 Kaj el la Levidoj: Ŝemaja, filo de
Ĥaŝub, filo de Azrikam, filo de Ĥaŝabja, filo de Buni; 16 kaj
Ŝabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio, el
la ĉefoj de la Levidoj; 17 kaj Matanja, filo de Miĥa, filo de
Zabdi, filo de Asaf, ĉefa komencisto de laŭdkantado ĉe la preĝoj,
kaj Bakbukja, la dua inter siaj fratoj, kaj Abda, filo de Ŝamua,
filo de Galal, filo de Jedutun. 18 La nombro de ĉiuj Levidoj en
la sankta urbo estis ducent okdek kvar. 19 Kaj la pordegistoj:
Akub, Talmon, kaj iliaj fratoj, gardistoj ĉe la pordegoj, cent
sepdek du. 20 La ceteraj Izraelidoj, pastroj, kaj Levidoj loĝis
en ĉiuj urboj de Judujo, ĉiu en sia posedaĵo. 21 Kaj la Netinoj
loĝis en Ofel; Ciĥa kaj Giŝpa estis super la Netinoj. 
22 Estro de
la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de Ĥaŝabja,
filo de Matanja, filo de Miĥa, el la idoj de Asaf, kantistoj ĉe
la servado en la domo de Dio. 23 Ĉar pri ili estis ordono de la
reĝo, kaj por la kantistoj estis difinita ĉiutaga salajro. 24 Kaj
Petaĥja, filo de Meŝezabel, el la idoj de Zeraĥ, filo de Jehuda,
estis komisiita de la reĝo por ĉiuj aferoj, koncernantaj la
popolon. 25 Kaj en la vilaĝoj, sur siaj kampoj multaj el la idoj
de Jehuda loĝis en Kirjat-Arba kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, en Dibon kaj
ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, en Kabceel kaj ĝiaj vilaĝoj, 26 en Jeŝua, en
Molada, en Bet-Pelet, 27 en Ĥacar-Ŝual, en Beer-Ŝeba kaj ĝiaj
ĉirkaŭaĵoj, 28 en Ciklag, en Meĥona kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, 29 en
En-Rimon, en Corea, en Jarmut, 30 en Zanoaĥ, en Adulam, kaj iliaj
vilaĝoj, en Laĥiŝ kaj sur ĝiaj kampoj, en Azeka kaj ĝiaj
ĉirkaŭaĵoj. Ili starigis siajn tendojn de Beer-Ŝeba ĝis la valo
Hinom. 31 Kaj la idoj de Benjamen loĝis komencante de Geba, en
Miĥmaŝ, en Aja, en Bet-El kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, 32 en Anatot, en
Nob, en Ananja, 33 en Ĥacor, en Rama, en Gitaim, 34 en Ĥadid, en
Ceboim, en Nebalat, 35 en Lod, en Ono, en la Valo de
Ĉarpentistoj. 36 Kaj el la Levidoj parto el Judujo loĝis en la
regiono de Benjamen.

Sekva Ĉapitro →