↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Neĥemja

Ĉapitro 13

1 En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaŭ la oreloj de
la popolo; kaj troviĝis, ke estas skribite en ĝi, ke Amonido kaj
Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio; 2 ĉar ili ne
venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis
kontraŭ ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio ŝanĝis la
malbenon en benon. 3 Kiam ili aŭdis tiun leĝon, ili apartigis de
Izrael ĉiun aligentulon.

4 Antaŭ ĉi tio la pastro Eljaŝib, administranto de la ĉambroj de
la domo de nia Dio, parenco de Tobija, 5 aranĝis por li grandan
ĉambron, en kiu oni antaŭe deponadis la farunoferon, olibanon,
vazojn, dekonaĵon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis
destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la
oferdonojn por la pastroj. 6 Dum ĉio ĉi tio mi ne estis en
Jerusalem, ĉar en la tridek-dua jaro de Artaĥŝast, reĝo de Babel,
mi iris al la reĝo, kaj nur post kelka tempo mi forpetis min de
la reĝo. 7 Kiam mi venis en Jerusalemon, mi eksciis pri la
malbono, kiun Eljaŝib faris pro Tobija, aranĝante por li ĉambron
en la kortoj de la domo de Dio. 8 Tio min forte ĉagrenis, kaj mi
elĵetis ĉiujn domobjektojn de Tobija for el la ĉambro. 9 Kaj mi
diris, ke oni purigu la ĉambrojn; kaj mi revenigis tien la vazojn
de la domo de Dio, la farunoferon kaj la olibanon. 10 Mi ankaŭ
eksciis, ke la partoj de la Levidoj ne estis donataj al ili, ke
la Levidoj kaj kantistoj, kiuj devis fari la servadon, forkuris
ĉiu al sia kampo. 11 Tiam mi faris pro tio severan riproĉon al la
estroj, kaj diris: Kial la domo de Dio estas forlasita? Kaj mi
kunvenigis ilin kaj starigis ilin sur iliaj lokoj. 12 Kaj ĉiuj
Judoj alportadis dekonaĵon el la greno, el la mosto, kaj el la
oleo por la provizejoj. 13 Kaj mi starigis super la provizejoj la
pastron Ŝelemja, la skribiston Cadok, el la Levidoj Pedajan, kaj
al ili Ĥananon, filon de Zakur, filo de Matanja; ĉar ili estis
opiniataj fidindaj. Kaj ili havis la devon distribui la partojn
al siaj fratoj. 14 Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forviŝu
miajn bonajn agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio
kaj la servadon al Li.

15 En tiu tempo mi vidis en Judujo, ke oni tretas vinpremilojn en
sabato kaj portas garbojn kaj ŝarĝas sur azenoj, ankaŭ vinon,
vinberojn, figojn, kaj ĉiaspecan ŝarĝon, kaj veturigas tion en
Jerusalemon en tago sabata. Kaj mi faris al ili riproĉon en la
tago, kiam ili vendis manĝaĵon. 16 Ankaŭ Tiranoj loĝis tie, kaj
ili alveturigadis fiŝojn kaj ĉiaspecajn komercaĵojn, kaj vendadis
en sabato al la loĝantoj de Judujo kaj de Jerusalem. 17 Kaj mi
faris mallaŭdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj diris al ili:
Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la tagon sabatan? 18
Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio venigis sur nin kaj
sur ĉi tiun urbon ĉi tiun tutan malfeliĉon! Kaj vi pligrandigas
la koleron kontraŭ Izrael, malsanktigante la sabaton! 19 Kiam ĉe
la pordegoj de Jerusalem fariĝis krepusko, antaŭ sabato, mi
ordonis ŝlosi la pordojn kaj ne malfermi ilin ĝis post sabato.
Kaj kelkajn el miaj servantoj mi starigis ĉe la pordegoj, por ke
oni ne enportu ŝarĝon en la tago sabata. 20 Kaj la komercistoj
kaj vendistoj de ĉiaspeca vendeblaĵo noktis ekstere de Jerusalem
unu fojon kaj duan fojon. 21 Kaj mi faris al ili riproĉon, kaj
diris al ili: Kial vi noktas apud la murego? se vi faros tion
duan fojon, mi metos la manon sur vin. De tiu tempo ili ne
venadis en sabato. 22 Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin
purigu, kaj venu stari garde ĉe la pordegoj, por ke oni tenu
sankte la tagon sabatan. Ankaŭ ĉi tion memoru pri mi, ho mia Dio,
kaj indulgu min laŭ Via granda favorkoreco.

23 Ankaŭ en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn
Aŝdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn; 24 kaj iliaj infanoj
duone parolis Aŝdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la
lingvon de tiu aŭ alia popolo. 25 Mi faris al ili severan
riproĉon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj
ŝiris al ili la harojn, kaj devigis ilin ĵuri per Dio: Vi ne
donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn
por viaj filoj aŭ por vi mem. 26 Per tio pekis ja Salomono, reĝo
de Izrael; inter la multaj nacioj ne estis reĝo simila al li, kaj
li estis amata de sia Dio, kaj Dio faris lin reĝo super la tuta
Izrael; tamen eĉ lin pekigis la aligentaj edzinoj. 27 Kaj ĉu pri
vi oni povas aŭdi, ke vi faras ĉi tiun tutan grandan malbonon,
pekante kontraŭ nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn? 28 El
la filoj de Jojada, filo de la ĉefpastro Eljaŝib, unu estis
bofilo de la Ĥoronano Sanbalat. Mi forpelis lin de mi. 29 Memoru
pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la
interligon pastran kaj Levidan. 30 Tiamaniere mi purigis ilin de
ĉio aligenta, kaj mi restarigis la servoregulojn de la pastroj
kaj Levidoj, de ĉiu en lia ofico, 31 kaj por la oferliverado de
ligno en difinitaj tempoj, kaj por la unuaaĵoj. Memoru min, ho
mia Dio, al bono.