↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Neĥemja

Ĉapitro 10

1 La sigelintoj estas: Neĥemja, la regionestro, filo de Ĥaĥalja,
kaj Cidkija, 2 Seraja, Azarja, Jeremia, 3 Paŝĥur, Amarja,
Malkija, 4 Ĥatuŝ, Ŝebanja, Maluĥ, 5 Ĥarim, Meremot, Obadja, 6
Daniel, Ginton, Baruĥ, 7 Meŝulam, Abija, Mijamin, 8 Maazja,
Bilgaj, Ŝemaja. Tio estas la pastroj. 9 La Levidoj: Jeŝua, filo
de Azanja, Binuj, el la filoj de Ĥenadad, Kadmiel; 10 kaj iliaj
fratoj: Ŝebanja, Hodija, Kelita, Pelaja, Ĥanan, 11 Miĥa, Reĥob,
Ĥaŝabja, 12 Zakur, Ŝerebja, Ŝebanja, 13 Hodija, Bani, Beninu. 14
La ĉefoj de la popolo: Paroŝ, Paĥat-Moab, Elam, Zatu, Bani, 15
Buni, Azgad, Bebaj, 16 Adonija, Bigvaj, Adin, 17 Ater, Ĥizkija,
Azur, 18 Hodija, Ĥaŝum, Becaj, 19 Ĥarif, Anatot, Nebaj, 20
Magpiaŝ, Meŝulam, Ĥezir, 21 Meŝezabel, Cadok, Jadua, 22 Pelatja,
Ĥanan, Anaja, 23 Hoŝea, Ĥananja, Ĥaŝub, 24 Haloĥeŝ, Pilĥa, Ŝobek,
25 Reĥum, Ĥaŝabna, Maaseja, 26 Aĥija, Ĥanan, Anan, 27 Maluĥ,
Ĥarim, Baana. 
28 Kaj la cetera popolo, la pastroj, Levidoj,
pordegistoj, kantistoj, Netinoj, kaj ĉiuj, kiuj apartiĝis de la
aligentaj popoloj al la instruo de Dio, iliaj edzinoj, filoj, kaj
filinoj, ĉiuj, kiuj povis kompreni, 29 aliĝis al siaj fratoj, al
la eminentuloj, kaj ligis sin per ĵura promeso, ke ili sekvos la
instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili
konservos kaj plenumos ĉiujn ordonojn de la Eternulo, nia
Sinjoro, Liajn preskribojn kaj leĝojn; 30 ke ni ne donos niajn
filinojn al la popoloj de la lando, kaj iliajn filinojn ni ne
prenos por niaj filoj; 31 ke kiam la popoloj de la lando venigos
la komercaĵojn aŭ ĉiaspecan grenon en sabato, por vendi, ni ne
prenos de ili en sabato aŭ en alia sankta tago; ke en ĉiu sepa
jaro ni forigos ĉiujn ŝuldojn. 32 Kaj ni starigis al ni kiel
leĝon, ke ni donados de ni po triono de siklo ĉiujare por la
servado en la domo de nia Dio: 33 por la panoj de propono, por la
ĉiutaga farunofero, por la ĉiutaga brulofero, por la sabatoj,
monatkomencoj, festoj, por la sanktaĵoj, por pekoferoj, por
pekliberigi Izraelon, kaj por ĉiuj laboroj en la domo de nia Dio.
34 Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri la
ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laŭ niaj
patrodomoj, ĉiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la
altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la
instruo. 35 Kaj ni akceptis kiel devon, ke ni alportados la
unuaaĵojn de nia tero kaj la unuaaĵojn de ĉiuj fruktoj de ĉiu
arbo ĉiujare en la domon de la Eternulo; 36 ankaŭ la
unuenaskitojn el niaj filoj kaj el niaj brutoj, kiel estas
skribite en la instruo, kaj la unuenaskitojn de niaj bovoj kaj de
niaj ŝafoj ni alportados en la domon de nia Dio, al la pastroj,
kiuj servas en la domo de nia Dio. 37 Kaj la unuaaĵon de nia
pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de ĉiuj arboj, moston, kaj
oleon ni alportados al la pastroj en la ĉambrojn de la domo de
nia Dio; kaj la dekonaĵon de nia tero ni donos al la Levidoj, por
ke ili, la Levidoj, havu dekonaĵon en ĉiuj urboj, kie ni
prilaboras la teron. 38 Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la
Levidoj, kiam ili prenos la dekonaĵon; kaj la Levidoj venigos
dekonaĵon el la dekonaĵo en la domon de nia Dio, en la ĉambrojn
de la provizejo. 39 Ĉar en tiujn ĉambrojn la Izraelidoj kaj la
Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo.
Tie troviĝas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la
pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia
Dio.

Sekva Ĉapitro →