↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Neĥemja

Ĉapitro 9

1 En la dudek-kvara tago de tiu monato kunvenis la Izraelidoj,
fastante, en sakaĵoj kaj kun tero sur la kapoj. 2 Kaj la idaro de
Izrael apartigis sin de ĉiuj fremduloj, kaj stariĝis, kaj faris
konfeson pri siaj pekoj kaj pri la pekoj de siaj patroj. 3 Kaj
ili leviĝis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la
libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago,
kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorkliniĝon antaŭ la
Eternulo, ilia Dio. 4 Kaj sur la tribuno por la Levidoj stariĝis
Jeŝua, Bani, Kadmiel, Ŝebanja, Buni, Ŝerebja, Bani, kaj Kenani,
kaj ekvokis per laŭta voĉo al la Eternulo, ilia Dio. 5 Kaj diris
la Levidoj Jeŝua, Kadmiel, Bani, Ĥaŝabneja, Ŝerebja, Hodija,
Ŝebanja, kaj Petaĥja: Leviĝu, benu la Eternulon, vian Dion, de
eterne ĝis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej
altan super ĉia beno kaj laŭdo. 
6 Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi
faris la ĉielon, la ĉielon de ĉieloj, kaj ĝian tutan armeon, la
teron, kaj ĉion, kio estas sur ĝi, la marojn, kaj ĉion, kio estas
en ili; kaj Vi donas vivon al ĉio, kaj la armeo de la ĉielo
adorkliniĝas antaŭ Vi. 7 Vi estas la Eternulo, la Dio, kiu
elektis Abramon kaj elirigis lin el Ur la Ĥaldea kaj donis al li
la nomon Abraham, 8 kaj trovis lian koron fidela antaŭ Vi, kaj
faris kun li interligon, por transdoni la landon de la
Kanaanidoj, la Ĥetidoj, la Amoridoj, la Perizidoj, la Jebusidoj,
kaj la Girgaŝidoj, transdoni ĝin al lia idaro; kaj Vi plenumis
Viajn vortojn, ĉar Vi estas justa. 9 Vi vidis la mizeron de niaj
patroj en Egiptujo, kaj Vi aŭdis ilian kriadon ĉe la Ruĝa Maro;
10 kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super ĉiuj
liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, ĉar Vi
sciis, ke ili agis fiere kontraŭ ili; kaj Vi faris al Vi nomon,
kia ĝi estas ĝis nun. 11 Kaj Vi disfendis antaŭ ili la maron, kaj
ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn
persekutantojn Vi ĵetis en la profundon, kiel ŝtonon en potencan
akvon. 12 Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra
kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri. 13
Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili
el la ĉielo, kaj donis al ili instrukciojn ĝustajn, instruojn
verajn, leĝojn kaj ordonojn bonajn. 14 Kaj Vian sanktan sabaton
Vi konigis al ili, kaj ordonojn, leĝojn, kaj instruon Vi ordonis
al ili, per Via servanto Moseo. 15 Kaj panon en la ĉielo Vi donis
al ili kontraŭ ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por
ili kontraŭ ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi
la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili. 16
Sed ili kaj niaj patroj fariĝis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne
obeis Viajn ordonojn; 17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn
mirindaĵojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon
kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed
Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj
favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin. 18 Kvankam ili faris al si
fanditan bovidon, kaj diris: Jen estas via dio, kiu elkondukis
vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn, 19 Vi
tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto,
la nuba kolono ne foriĝis de ili tage, por konduki ilin sur la
vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon,
kiun ili devis iri; 20 kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili,
por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia buŝo, kaj
akvon Vi donis al ili kontraŭ ilia soifo. 21 Kaj dum kvardek
jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj
vestoj ne sentaŭgiĝis, kaj iliaj piedoj ne ŝvelis. 22 Kaj Vi
donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin laŭparte; kaj
ili ekposedis la landon de Siĥon, la landon de la reĝo de Ĥeŝbon,
kaj la landon de Og, reĝo de Baŝan. 23 Kaj iliajn filojn Vi
multigis kiel la steloj de la ĉielo, kaj Vi venigis ilin en la
landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj
ekposedos ĝin. 24 Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj
Vi humiligis antaŭ ili la loĝantojn de la lando, la Kanaanidojn,
kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaŭ iliajn reĝojn kaj la
popolojn de la lando, por ke ili agu kun ĉi tiuj laŭ sia
bontrovo. 25 Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron
grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de ĉio bona, putojn
elhakitajn en ŝtonoj, vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn, kaj
multajn manĝaĵdonajn arbojn. Kaj ili manĝis, satiĝis, grasiĝis,
kaj ĝuis, dank' al Via granda boneco. 26 Kaj ili fariĝis
malobeemaj kaj defalis de Vi kaj ĵetis Vian instruon malantaŭ
sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al
Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn. 27 Tiam Vi
transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ĉi tiuj
premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj
Vi el la ĉielo aŭdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al
ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj. 28
Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon
antaŭ Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj,
kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi,
Vi aŭdis el la ĉielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda
kompatemeco. 29 Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via
instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn,
ili pekis kontraŭ Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo
vivas, ili deturnis sian ŝultron, malmoligis sian nukon, kaj ne
volis aŭskulti. 30 Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi
admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne
atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj
alilandaj. 31 Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis
ilin tute, kaj ne forlasis ilin, ĉar Vi estas Dio indulgema kaj
kompatema. 32 Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj
timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne
rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin,
niajn reĝojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn,
niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la reĝoj de
Asirio ĝis la nuna tago. 33 Vi estas justa en ĉio, kio trafis
nin; ĉar Vi agis laŭ la vero, kaj ni agis malpie. 34 Kaj niaj
reĝoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis
Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per
kiuj Vi ilin admonis. 35 En la tempo de sia regno, kaj ĉe Via
granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa,
kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de
siaj malbonaj agoj. 36 Jen ni hodiaŭ estas sklavoj, kaj sur la
tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni manĝu ĝiajn
fruktojn kaj ĝian bonaĵon, jen ni estas sklavoj sur ĝi. 37 Kaj
ĝiaj produktaĵoj abunde iras al la reĝoj, kiujn Vi starigis super
ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj
brutoj laŭ sia plaĉo, kaj en granda mizero ni estas. 38 En ĉio ĉi
tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas
niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.




Sekva Ĉapitro →