↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Neĥemja

Ĉapitro 6

1 Kiam Sanbalat, Tobija, la Arabo Geŝem, kaj niaj ceteraj
malamikoj aŭdis, ke mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis en
ĝi difektoj (kvankam ĝis tiu tempo mi ankoraŭ ne starigis pordojn
en la pordegoj), 2 tiam Sanbalat kaj Geŝem sendis, por diri al
mi: Venu, ni kune kunvenu en la vilaĝoj de la valo Ono. Ili
intencis fari al mi malbonon. 3 Sed mi sendis al ili senditojn,
por diri: Mi faras grandan laboron, kaj mi ne povas iri; kial
ĉesiĝu la laborado, kiam mi ĝin forlasos kaj iros al vi? 4 Kaj
ili sendis al mi la saman proponon kvar fojojn, kaj mi respondis
tion saman. 5 Kaj Sanbalat sendis al mi kun la sama propono la
kvinan fojon sian junulon, kiu havis en sia mano nefermitan
leteron. 6 En ĝi estis skribite: Inter la nacioj iras la famo,
kaj Geŝem diras, ke vi kaj la Judoj intencas defali; por tio vi
konstruas la muregon; kaj laŭ tiu famo vi volas esti ilia reĝo. 7
Ankaŭ profetojn vi starigis, por ke ili prediku pri vi en
Jerusalem, dirante: Estas reĝo en Judujo. Nun la famo pri tio
venos al la reĝo; venu do, ke ni kune interkonsiliĝu. 8 Sed mi
sendis al li, por diri: Nenio fariĝis el tio, kion vi diras; vi
mem tion elpensis. 9 Ili ĉiuj ja timigis nin, pensante: Ili
ellasos el siaj manoj la laboron, kaj ĝi ne estos farata. Sed nun
fortiĝu miaj manoj.

10 Kaj mi venis en la domon de Ŝemaja, filo de Delaja, filo de
Mehetabel; li sin enŝlosis. Kaj li diris: Ni iru kune en la domon
de Dio, en la mezon de la templo, kaj ni ŝlosu la pordojn de la
templo; ĉar oni venos, por mortigi vin, en la nokto oni venos,
por mortigi vin. 11 Sed mi diris: Ĉu tia homo, kiel mi, forkuru?
ĉu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la vivon? mi ne
iros. 12 Mi komprenis, ke ne Dio lin sendis; ĉar la profetaĵon li
eldiris pri mi pro tio, ke Tobija kaj Sanbalat lin subaĉetis. 13
Li estis subaĉetita, por ke mi timu, por ke mi agu tiel kaj peku.
Tio donus al ili pretekston por malbona famo, por ke ili min
malhonoru. 14 Rememoru, ho mia Dio, pri Tobija kaj Sanbalat tiujn
iliajn farojn, ankaŭ pri la profetino Noadja, kaj la aliaj
profetoj, kiuj timigis min.

15 La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato
Elul, en la daŭro de kvindek du tagoj. 16 Kiam tion aŭdis ĉiuj
niaj malamikoj, kaj vidis ĉiuj nacioj, kiuj estis ĉirkaŭ ni, ili
multe perdis la kuraĝon; ĉar ili komprenis, ke tiu laboro estas
farita de nia Dio. 17 Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el
la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de
Tobija venis al ili; 18 ĉar multaj el la Judoj estis en ĵura ligo
kun li, ĉar li estis bofilo de Ŝeĥanja, filo de Araĥ, kaj lia
filo Jehoĥanan prenis por edzino filinon de Meŝulam, filo de
Bereĥja. 19 Ili ankaŭ paroladis bone pri li antaŭ mi, kaj miajn
vortojn ili transdonadis al li. Tobija sendis leterojn, por
timigi min.

Sekva Ĉapitro →