↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Neĥemja

Ĉapitro 7

1 Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj
ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la
Levidoj. 2 Kaj mi donis ordonon al mia frato Ĥanani, kaj al
Ĥananja, kastelestro de Jerusalem (ĉar li estis homo fidela, kaj
diotima pli ol multaj aliaj), 3 kaj mi diris al ili: Oni ne
malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaŭ ol la suno estos bone
varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la
pordegojn fermitaj kaj ŝlositaj; kaj oni starigu gardon el la
loĝantoj de Jerusalem, ĉiun sur lia gardoloko kaj ĉiun kontraŭ
lia domo. 4 Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da loĝantoj
estis en ĝi nemulte, kaj la domoj ne estis konstruitaj. 5 Kaj mia
Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la
estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la
genealogian registron de tiuj, kiuj venis antaŭe, kaj mi trovis,
ke en ĝi estas skribite jene: 
6 Jen estas la loĝantoj de la
lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis
Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj
en Judujon, ĉiu en sian urbon, 7 kiuj venis kun Zerubabel, Jeŝua,
Neĥemja, Azarja, Raamja, Naĥamani, Mordeĥaj, Bilŝan, Misperet,
Bigvaj, Neĥum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela
estis: 8 de la idoj de Paroŝ, du mil cent sepdek du, 9 de la idoj
de Ŝefatja, tricent sepdek du, 10 de la idoj de Araĥ, sescent
kvindek du, 11 de la idoj de Paĥat-Moab, el la idoj de Jeŝua kaj
Joab, du mil okcent dek ok, 12 de la idoj de Elam, mil ducent
kvindek kvar, 13 de la idoj de Zatu, okcent kvardek kvin, 14 de
la idoj de Zakaj, sepcent sesdek, 15 de la idoj de Binuj, sescent
kvardek ok, 16 de la idoj de Bebaj, sescent dudek ok, 17 de la
idoj de Azgad, du mil tricent dudek du, 18 de la idoj de
Adonikam, sescent sesdek sep, 19 de la idoj de Bigvaj, du mil
sesdek sep, 20 de la idoj de Adin, sescent kvindek kvin, 21 de la
idoj de Ater, el la domo de Ĥizkija, naŭdek ok, 22 de la idoj de
Ĥaŝum, tricent dudek ok, 23 de la idoj de Becaj, tricent dudek
kvar, 24 de la idoj de Ĥarif, cent dek du, 25 de la idoj de
Gibeon, naŭdek kvin, 26 de la loĝantoj de Bet-Leĥem kaj de
Netofa, cent okdek ok, 27 de la loĝantoj de Anatot, cent dudek
ok, 28 de la loĝantoj de Bet-Azmavet, kvardek du, 29 de la
loĝantoj de Kirjat-Jearim, Kefira, kaj Beerot, sepcent kvardek
tri, 30 de la loĝantoj de Rama kaj Geba, sescent dudek unu, 31 de
la loĝantoj de Miĥmas, cent dudek du, 32 de la loĝantoj de Bet-El
kaj Aj, cent dudek tri, 33 de la loĝantoj de Nebo-Aĥer, kvindek
du, 34 de la idoj de la alia Elam, mil ducent kvindek kvar, 35 de
la idoj de Ĥarim, tricent dudek, 36 de la idoj de Jeriĥo, tricent
kvardek kvin, 37 de la idoj de Lod, Ĥadid, kaj Ono, sepcent dudek
unu, 38 de la idoj de Senaa, tri mil naŭcent tridek. 
39 De la
pastroj: de la idoj de Jedaja, el la domo de Jeŝua, naŭcent
sepdek tri, 40 de la idoj de Imer, mil kvindek du, 41 de la idoj
de Paŝĥur, mil ducent kvardek sep, 42 de la idoj de Ĥarim, mil
dek sep. 43 De la Levidoj: de la idoj de Jeŝua, el la domo de
Kadmiel, el la filoj de Hodja, sepdek kvar. 44 De la kantistoj:
de la idoj de Asaf, cent kvardek ok. 45 De la pordegistoj: la
idoj de Ŝalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de
Akub, la idoj de Ĥatita, la idoj de Ŝobaj, cent tridek ok. 46 De
la Netinoj: la idoj de Ciĥa, la idoj de Ĥasufa, la idoj de
Tabaot, 47 la idoj de Keros, la idoj de Sia, la idoj de Padon, 48
la idoj de Lebana, la idoj de Ĥagaba, la idoj de Ŝalmaj, 49 la
idoj de Ĥanan, la idoj de Gidel, la idoj de Gaĥar, 50 la idoj de
Reaja, la idoj de Recin, la idoj de Nekoda, 51 la idoj de Gazam,
la idoj de Uza, la idoj de Paseaĥ, 52 la idoj de Besaj, la idoj
de Meunim, la idoj de Nefiŝesim, 53 la idoj de Bakbuk, la idoj de
Ĥakufa, la idoj de Ĥarĥur, 54 la idoj de Baclit, la idoj de
Meĥida, la idoj de Ĥarŝa, 55 la idoj de Barkos, la idoj de Sisra,
la idoj de Tamaĥ, 56 la idoj de Neciaĥ, la idoj de Ĥatifa. 57 La
idoj de la servantoj de Salomono: la idoj de Sotaj, la idoj de
Soferet, la idoj de Perida, 58 la idoj de Jaala, la idoj de
Darkon, la idoj de Gidel, 59 la idoj de Ŝefatja, la idoj de
Ĥatil, la idoj de Poĥeret-Cebaim, la idoj de Amon. 60 La nombro
de ĉiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis
tricent naŭdek du. 61 Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melaĥ,
Tel-Ĥarŝa, Kerub, Adon, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian
patrodomon kaj devenon, ĉu ili devenas de Izrael: 62 la idoj de
Delaja, la idoj de Tobija, la idoj de Nekoda, sescent kvardek du.
63 Kaj el la pastroj: la idoj de Ĥabaja, la idoj de Hakoc, la
idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de
Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo. 64 Ili
serĉis siajn dokumentojn genealogiajn, sed ĉi tiuj ne troviĝis;
tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj. 65 Kaj la
regionestro diris al ili, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo, ĝis
aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo. 66 La tuta
komunumo kune konsistis el kvardek du mil tricent sesdek homoj,
67 krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil
tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kvardek kvin
kantistoj kaj kantistinoj. 68 Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek
ses; da muloj ili havis ducent kvardek kvin; 69 da kameloj ili
havis kvarcent tridek kvin; da azenoj ses mil sepcent dudek. 70
Kelkaj el la ĉefoj de patrodomoj donis por la laboroj: la
regionestro donis por la trezorejo: mil darkemonojn da oro,
kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn. 71
El la ĉefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la
laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min'ojn da
arĝento. 72 Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis:
dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min'oj da arĝento kaj
sesdek sep pastraj vestoj. 73 Kaj ekloĝis la pastroj kaj la
Levidoj kaj la pordegistoj kaj la kantistoj kaj la popolanoj kaj
la Netinoj kaj la tuta Izrael en siaj urboj.

Kiam venis la sepa monato, la Izraelidoj estis jam en siaj urboj.

Sekva Ĉapitro →