↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Neĥemja

Ĉapitro 4

1 Kiam Sanbalat aŭdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj
havis grandan ĉagrenon, kaj li mokis la Judojn. 2 Kaj li parolis
antaŭ siaj fratoj kaj antaŭ la militistoj de Samario, kaj diris:
Kion faras tiuj senfortaj Judoj? ĉu oni tion permesos al ili? ĉu
efektive ili alportados oferojn? ĉu ili iam finos? ĉu ili
revivigos la ŝtonojn, kiuj fariĝis amaso da rubo kaj estas
difektitaj de brulo? 3 Kaj Tobija, la Amonido, kiu estis apud li,
diris: Eĉ tio, kion ili konstruas, estas tia, ke se venos vulpo,
ĝi detruos ilian ŝtonan muregon. 4 Aŭskultu, ho nia Dio, en kia
malestimo ni troviĝas; reĵetu ilian mokadon sur ilian kapon, kaj
elmetu ilin al prirabado en lando de kaptiteco; 5 ne kovru ilian
malbonagon, kaj ilia peko ne elviŝiĝu antaŭ Vi; ĉar ili ĉagrenis
la konstruantojn. 6 Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta
murego estis jam kunmetita ĝis duono; kaj la popolo laboris
kuraĝe.

7 Kiam Sanbalat kaj Tobija kaj la Araboj kaj la Amonidoj kaj la
Aŝdodanoj aŭdis, ke la muregoj de Jerusalem estas riparataj kaj
ke la breĉoj komencis esti fermataj, ili tre ekkoleris. 8 Kaj ili
faris interkonsenton, ke ili ĉiuj kune iru milite kontraŭ
Jerusalemon kaj faru al ĝi malbonon. 9 Sed ni preĝis al nia Dio,
kaj ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraŭ ili. 10 La
Judoj diris: Malgrandiĝis la forto de la portistoj, kaj da rubo
estas multe; kaj ni ne povas konstrui la muregon. 11 Kaj niaj
malamikoj diris: Ili ne scios kaj ne vidos, ĝis ni venos en ilian
mezon kaj mortigos ilin kaj ĉesigos la laboradon. 12 Kiam la
Judoj, kiuj loĝis apud ili, venadis, kaj diradis al ni, dekfoje,
el ĉiuj lokoj: Revenu al ni, 13 tiam mi starigis malsupre sur la
lokoj malantaŭ la murego, sur la nekovritaj lokoj, mi starigis la
popolon laŭfamilie, kun iliaj glavoj, lancoj, kaj pafarkoj. 14
Kaj mi pririgardis, kaj mi stariĝis, kaj diris al la eminentuloj
kaj al la estroj kaj al la cetera popolo: Ne timu ilin; memoru
pri la Sinjoro, la granda kaj timinda, kaj batalu por viaj
fratoj, viaj filoj, viaj filinoj, viaj edzinoj, kaj viaj domoj.
15 Kiam niaj malamikoj aŭdis, ke ni scias, tiam Dio detruis ilian
intencon, kaj ni ĉiuj revenis al la murego, ĉiu al sia laboro. 16
Kaj de post tiu tago duono de miaj junuloj faradis la laboron,
kaj duono tenis lancojn, ŝildojn, pafarkojn, kaj kirasojn; kaj la
estroj troviĝadis malantaŭ la tuta domo de Jehuda. 17 Unuj
konstruis la muregon, kaj aliaj portis la ŝarĝojn, kiujn ili
metis sur sin; per unu mano ĉiu faris la laboron, kaj en la dua
mano li tenis batalilon. 18 La konstruantoj ĉiuj havis sian
glavon alligitan al siaj lumboj, kaj tiamaniere ili konstruis;
kaj la trumpetisto estis apud mi. 19 Kaj mi diris al la
eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo: La laboro
estas granda kaj vasta, kaj ni estas disigitaj sur la murego,
malproksime unu de la alia; 20 tial se de iu loko vi aŭdos la
sonon de trumpeto, tien kolektiĝu al ni; nia Dio batalos por ni.
21 Tiamaniere ni faradis la laboron; kaj duono de ili tenis
lancojn de la leviĝo de la ĉielruĝo ĝis la apero de la steloj. 22
Kaj mi ankaŭ diris en tiu tempo al la popolo, ke ĉiu kun sia
knabo noktu en Jerusalem, por ke ili estu por ni nokte kiel
gardo, kaj tage ili laboru. 23 Kaj nek mi, nek miaj fratoj, nek
miaj knaboj, nek la gardistoj, kiuj estis malantaŭ mi, neniu el
ni deprenis de si siajn vestojn; nur ĉiu aparte estis sendata,
por sin bani.

Sekva Ĉapitro →