↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Neĥemja

Ĉapitro 3

1 Kaj leviĝis la ĉefpastro Eljaŝib, kaj liaj fratoj, la pastroj,
kaj konstruis la Pordegon de Ŝafoj; ili sanktigis ĝin kaj
starigis ĝiajn pordojn, ili sanktigis ĝis la turo Mea, ĝis la
turo Ĥananel. 2 Apud li konstruis la loĝantoj de Jeriĥo, apud ili
konstruis Zakur, filo de Imri. 3 La Pordegon de Fiŝoj konstruis
la loĝantoj de Senaa; ili tegis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn,
serurojn, kaj riglilojn. 4 Apud ili konstruis Meremot, filo de
Urija, filo de Hakoc; apud ili konstruis Meŝulam, filo de
Bereĥja, filo de Meŝezabel; apud ili konstruis Cadok, filo de
Baana. 5 Apud ili konstruis la Tekoaanoj; tamen iliaj eminentuloj
ne metis sian kolon sub laboradon por sia sinjoro. 6 La Malnovan
Pordegon konstruis Jojada, filo de Paseaĥ, kaj Meŝulam, filo de
Besodja; ili tegis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn, ĝiajn
serurojn, kaj ĝiajn riglilojn. 7 Apud ili konstruis Melatja, la
Gibeonano, kaj Jadon, la Meronotano, la loĝantoj de Gibeon kaj de
Micpa, ĝis la seĝo de la transrivera regionestro. 8 Apud li
konstruis Uziel, filo de Ĥarhaja, fandisto; apud li konstruis
Ĥananja, filo de ŝmiraĵisto. Kaj ili restarigis Jerusalemon ĝis
la Larĝa Murego. 9 Apud ili konstruis Refaja, filo de Ĥur, estro
de duondistrikto de Jerusalem. 10 Apud ili kaj kontraŭ sia domo
konstruis Jedaja, filo de Ĥarumaf; apud li konstruis Ĥatuŝ, filo
de Ĥaŝabneja. 11 Alian parton konstruis Malkija, filo de Ĥarim,
kaj Ĥaŝub, filo de Paĥat-Moab; ankaŭ la Turon de la Fornoj. 12
Apude konstruis Ŝalum, filo de Haloĥeŝ, estro de duondistrikto de
Jerusalem, li kaj liaj filinoj. 13 La Pordegon de la Valo
konstruis Ĥanun kaj la loĝantoj de Zanoaĥ; ili konstruis ĝin, kaj
starigis ĝiajn pordojn, ĝiajn serurojn, kaj ĝiajn riglilojn, kaj
mil ulnojn de la murego ĝis la Pordego de Sterko. 14 La Pordegon
de Sterko konstruis Malkija, filo de Reĥab, estro de la distrikto
de Bet-Kerem; li konstruis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn,
serurojn, kaj riglilojn. 
15 La Pordegon de la Fonto konstruis
Ŝalun, filo de Kol-Ĥoze, estro de la distrikto de Micpa; li
konstruis ĝin kaj tegis ĝin, kaj starigis ĝiajn pordojn,
serurojn, kaj riglilojn; ankaŭ la muregon ĉe la lageto Ŝelaĥ de
la reĝa ĝardeno kaj ĝis la ŝtupoj, kiuj iras malsupren de la urbo
de David. 16 Post li konstruis Neĥemja, filo de Azbuk, estro de
duondistrikto de Bet-Cur, ĝis la loko kontraŭ la tomboj de David
kaj ĝis la farita lageto kaj ĝis la Domo de Herooj. 17 Post li
konstruis la Levidoj: Reĥum, filo de Bani; apude konstruis
Ĥaŝabja, estro de duondistrikto de Keila, por sia distrikto. 18
Post li konstruis iliaj fratoj, Bavaj, filo de Ĥenadad, estro de
duondistrikto de Keila. 19 Apud li konstruis Ezer, filo de Jeŝua,
estro de Micpa, duan parton, ĉe la angulo, kontraŭ la loko, kie
oni supreniras al la armilejo. 20 Post li vigle konstruis Baruĥ,
filo de Zakaj, alian parton, de la angulo ĝis la pordo de la domo
de Eljaŝib, la ĉefpastro. 21 Post li konstruis Meremot, filo de
Urija, filo de Hakoc, alian parton, de la pordo de la domo de
Eljaŝib ĝis la fino de la domo de Eljaŝib. 22 Post li konstruis
la pastroj, kiuj loĝis en la ĉirkaŭaĵo. 23 Post ili konstruis
Benjamen kaj Ĥaŝub, kontraŭ sia domo; post ili konstruis Azarja,
filo de Maaseja, filo de Ananja, apud sia domo. 24 Post li
konstruis Binuj, filo de Ĥenadad, alian parton, de la domo de
Azarja ĝis la angulo kaj la rando. 25 Palal, filo de Uzaj, de
kontraŭ la angulo kaj la turo, kiu elstaras el la supra reĝa
domo, apud la korto de malliberejo. Post li Pedaja, filo de Paroŝ
26 (La Netinoj loĝis en Ofel.) ĝis kontraŭ la Pordego de la Akvo
oriente, kaj ĝis la elstaranta turo. 27 Poste konstruis la
Tekoaanoj, alian parton, de kontraŭ la granda elstaranta turo ĝis
la muro de Ofel. 28 De post la Pordego de la Ĉevaloj konstruis la
pastroj, ĉiu kontraŭ sia domo. 29 Poste konstruis Cadok, filo de
Imer, kontraŭ sia domo; post li konstruis Ŝemaja, filo de
Ŝeĥanja, gardisto de la Orienta Pordego. 30 Post li konstruis
Ĥananja, filo de Ŝelemja, kaj Ĥanun, sesa filo de Calaf, alian
parton. Post li konstruis Meŝulam, filo de Bereĥja, kontraŭ sia
ĉambro. 31 Post li konstruis Malkija, filo de fandisto, ĝis la
domo de la Netinoj kaj de la butikistoj, kontraŭ la Pordego de
Depono kaj ĝis la tegmenta ĉambro de la angulo. 32 Inter la
tegmenta ĉambro de la angulo kaj la Pordego de Ŝafoj konstruis la
fandistoj kaj la butikistoj.

Sekva Ĉapitro →