↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Neĥemja

Ĉapitro 2

1 En la monato Nisan, en la dudeka jaro de la reĝo Artaĥŝast,
antaŭ li staris vino. Kaj mi prenis la vinon kaj donis al la
reĝo; kaj ĝis tiam mi ne estis malgaja antaŭ li. 2 Kaj la reĝo
diris al mi: Kial vi aspektas malbone, kvankam vi ne estas
malsana? tio certe estas doloro de koro. Kaj mi forte ektimis, 3
kaj mi diris al la reĝo: La reĝo vivu eterne; kiel mi povas ne
aspekti malbone, kiam la urbo, kiu estas la tomboloko de miaj
patroj, estas dezertigita, kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj
per fajro? 4 Kaj la reĝo diris al mi: Kion do vi deziras? Tiam mi
preĝis al Dio de la ĉielo, 5 kaj diris al la reĝo: Se al la reĝo
plaĉas, kaj se via sklavo havas vian favoron, permesu al mi
veturi en Judujon, en la urbon, kie troviĝas la tomboj de miaj
patroj, kaj konstrui ĝin. 6 Kaj la reĝo diris al mi (la reĝino
sidis apud li): Kiel longe daŭros via veturado? kaj kiam vi
revenos? Kaj la reĝo bonvolis forliberigi min, kaj mi difinis al
li templimon. 7 Kaj mi diris al la reĝo: Se al la reĝo plaĉas,
oni donu al mi leterojn al la transriveraj regionestroj, ke ili
permesu al mi trairi, ĝis mi venos en Judujon; 8 kaj ankaŭ
leteron al Asaf, la gardisto de la reĝa arbaro, ke li donu al mi
arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo ĉe la templo, kaj por
la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi loĝos. Kaj la
reĝo donis al mi, ĉar super mi estis la favora mano de mia Dio. 9
Kaj mi venis al la transriveraj regionestroj, kaj mi donis al ili
la leterojn de la reĝo. Kaj la reĝo sendis kun mi oficirojn kaj
rajdistojn. 10 Kiam tion aŭdis Sanbalat, la Ĥoronano, kaj Tobija,
la sklavo Amonida, ili havis grandan ĉagrenon, ke venis homo, por
zorgi pri la bono de la Izraelidoj. 11 Kaj mi venis en
Jerusalemon. Kaj restinte tie dum tri tagoj, 12 mi leviĝis nokte
kune kun nemultaj homoj, kiuj estis kun mi; mi al neniu ion diris
pri tio, kion mia Dio inspiris al mi fari por Jerusalem; neniu
besto estis kun mi, krom tiu, sur kiu mi rajdis. 13 Kaj mi
trarajdis nokte tra la Pordego de la Valo, al la Fonto de la
Drako kaj al la Pordego de Sterko; mi rigardis la muregojn de
Jerusalem, kiel detruitaj ili estas, kaj ĝiajn pordegojn, kiel
ili estas forbruligitaj per fajro. 14 Kaj mi alrajdis al la
Pordego de la Fonto kaj al la Reĝa Lageto; sed tie ne estis
sufiĉe da spaco, ke povu trairi la besto, kiu estis sub mi. 15
Kaj mi leviĝis nokte laŭ la torento kaj pririgardis la muregon,
kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis. 16
Kaj la estroj ne sciis, kien mi iris kaj kion mi faras; nek al la
Judoj, nek al la pastroj, nek al la eminentuloj, nek al la
estroj, nek al la ceteraj plenumantoj de la laboroj mi ion diris
ĝis nun. 17 Kaj mi diris al ili: Vi vidas la mizeron, en kiu ni
troviĝas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj ĝiaj pordegoj
estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de
Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro. 18 Kaj mi rakontis al
ili pri la mano de mia Dio, kiu favore estis super mi, ankaŭ la
vortojn de la reĝo, kiujn li diris al mi. Kaj ili diris: Ni
leviĝu kaj konstruu; kaj iliaj manoj fortiĝis por la bono. 19
Kiam tion aŭdis Sanbalat, la Ĥoronano, kaj Tobija, la sklavo
Amonida, kaj Geŝem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin
malestime, kaj diris: Kio estas tiu afero, kiun vi faras? ĉu ne
kontraŭ la reĝo vi ribelas? 20 Kaj mi respondis al ili, kaj diris
al ili: Dio de la ĉielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj
servantoj, leviĝos kaj konstruos; sed vi havas nenian parton nek
rajton nek memoron en Jerusalem.


Sekva Ĉapitro →