↑ Enhavo

Neĥemja

Ĉapitro 1

1 Vortoj de Neĥemja, filo de Ĥaĥalja.

En la monato Kislev, en la dudeka jaro, mi estis en la kastelurbo
Ŝuŝan. 2 Kaj venis Ĥanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj
viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj saviĝis
kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem. 3 Kaj ili diris
al mi: La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro, troviĝas tie
en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la murego de
Jerusalem estas detruita, kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj
per fajro. 4 Kiam mi aŭdis tiujn vortojn, mi sidiĝis kaj
ekploris, kaj funebris dum kelke da tagoj; kaj mi fastis kaj
preĝis antaŭ Dio de la ĉielo. 5 Kaj mi diris: Mi petas Vin, ho
Eternulo, Dio de la ĉielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas
la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la
plenumantoj de Liaj ordonoj! 6 Via orelo estu atenta, kaj Viaj
okuloj estu malfermitaj, por aŭskulti la preĝon de Via servanto,
per kiu mi preĝas antaŭ Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj,
Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la
Izraelidoj, kiujn ni pekis antaŭ Vi; mi kaj la domo de mia patro,
ni pekis. 7 Ni forte pekis antaŭ Vi, kaj ni ne plenumis la
ordonojn kaj la leĝojn kaj la decidojn, kiujn Vi ordonis al
Moseo, Via servanto. 8 Sed volu rememori la vorton, kiun Vi
eldiris al Via servanto Moseo, nome: Se vi pekos, Mi disĵetos vin
inter la popolojn; 9 sed se vi returnos vin al Mi kaj konservos
Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, tiam se viaj forpelitoj eĉ
estus ĉe la rando de la ĉielo, Mi eĉ de tie kolektos ilin, kaj
venigos ilin sur la lokon, kiun Mi elektis, por loĝigi tie Mian
nomon. 10 Ili estas ja Viaj servantoj, kaj Via popolo, kiun Vi
liberigis per Via granda forto kaj per Via potenca mano. 11 Mi
petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la preĝo de Via
servanto, kaj al la preĝo de Viaj servantoj, kiuj deziras timi
Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto hodiaŭ, kaj akirigu
al li favorkorecon antaŭ ĉi tiu homo. (Mi estis vinverŝisto ĉe la
reĝo.)

Sekva Ĉapitro →