↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ezra

Ĉapitro 9

1 Kiam ĉio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris:
La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin
de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindaĵojn, de la
Kanaanidoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj,
Egiptoj, kaj Amoridoj; 2 ĉar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn
por si kaj por siaj filoj, kaj miksiĝis la sankta semo kun la
popoloj de la landoj; kaj la mano de la eminentuloj kaj ĉefoj
estis la unua en ĉi tiu malbonago. 3 Kiam mi aŭdis tion, mi
disŝiris miajn vestojn kaj mian tunikon, mi elŝiris harojn de mia
kapo kaj el mia barbo, kaj mi sidis konsternite. 4 Kaj kolektiĝis
al mi ĉiuj, kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael, pro la krimo
de la forkaptitoj; kaj mi sidis konsternite ĝis la vesperofero. 5
Kaj ĉe la vesperofero mi leviĝis de mia aflikto, kaj kun
disŝiritaj vestoj kaj tuniko mi stariĝis surgenue kaj etendis
miajn manojn al la Eternulo, mia Dio, 6 kaj mi diris: Ho mia Dio,
mi hontas, kaj ĝenas min levi mian vizaĝon al Vi, ho mia Dio; ĉar
niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo
fariĝis granda ĝis la ĉielo. 7 De post la tempo de niaj patroj ni
estas en granda kulpo ĝis la nuna tago; pro niaj malbonagoj ni
estis transdonitaj, ni kaj niaj reĝoj kaj niaj pastroj, en la
manojn de la alilandaj reĝoj, sub glavon, en kaptitecon, al
disrabo kaj malhonoro, kiel tio estas nun. 8 Kaj nun antaŭ
momento venis pardono de la Eternulo, nia Dio, kaj Li restigis al
ni saviĝintojn kaj permesis al ni alfortikiĝi sur Lia sankta
loko; nia Dio donis lumon al niaj okuloj, kaj Li permesis al ni
iom reviviĝi en nia sklaveco. 9 Ni estas ja sklavoj; sed en nia
sklaveco nia Dio nin ne forlasis. Kaj Li donis al ni favorkorecon
de la reĝoj de Persujo, por permesi al ni reviviĝi, por konstrui
la domon de nia Dio kaj restarigi ĝiajn ruinojn, kaj por doni al
ni barilon en Judujo kaj Jerusalem. 10 Kaj nun kion ni diros, ho
nia Dio, post tio? ĉar ni forlasis Viajn ordonojn, 11 kiujn Vi
ordonis per Viaj servantoj, la profetoj, dirante: La lando, en
kiun vi venas por ekposedi ĝin, estas lando malpura pro la
malpureco de la popoloj alilandaj, pro iliaj abomenindaĵoj, per
kiuj ili plenigis ĝin de rando al rando en sia malpureco; 12 ne
donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne
prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato,
por ke vi fortiĝu kaj por ke vi nutru vin per la bonaĵoj de la
tero kaj por ke vi heredigu ĝin por eterne al viaj filoj. 13 Kaj
post ĉio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia
granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraŭ niaj
malbonagoj kaj donis al ni tian saviĝon, 14 ĉu ni nun denove
malobeu Viajn ordonojn, kaj boparenciĝu kun la popoloj de tiuj
abomenindaĵoj? Ĉu Vi ne koleros kontraŭ ni ĝis plena ekstermo sen
restigo de ia restaĵo kaj savitaĵo? 15 Ho Eternulo, Dio de
Izrael! Vi estas justa; ĉar ni restis saviĝintoj ĝis la nuna
tago. Jen ni estas antaŭ Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin
antaŭ Vi pro tio.

Sekva Ĉapitro →