↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ezra

Ĉapitro 10

1 Kiam Ezra preĝis kaj faris konfeson, plorante kaj kuŝante antaŭ
la domo de Dio, kolektiĝis al li el la Izraelidoj tre granda
amaso, viroj, virinoj, kaj infanoj; ĉar ankaŭ la popolo tre multe
ploris. 2 Kaj ekparolis Ŝeĥanja, filo de Jeĥiel, el la idoj de
Elam, kaj diris al Ezra: Ni faris krimon kontraŭ nia Dio,
prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun
ekzistas espero por Izrael en ĉi tiu afero. 3 Nun ni faru
interligon kun nia Dio, ke laŭ la konsilo de mia sinjoro, kaj de
tiuj, kiuj havas timon antaŭ la ordonoj de nia Dio, ni forigos
ĉiujn virinojn kaj iliajn naskitojn, kaj estu farite konforme al
la leĝo. 4 Leviĝu, ĉar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos
kun vi; estu kuraĝa, kaj agu. 5 Tiam Ezra leviĝis, kaj ĵurigis la
ĉefajn pastrojn, la Levidojn, kaj la tutan Izraelon, ke ili agos
tiel; kaj ili ĵuris. 6 Kaj Ezra leviĝis de antaŭ la domo de Dio,
kaj iris al la ĉambro de Jehoĥanan, filo de Eljaŝib, kaj eniris
tien. Panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis, ĉar li funebris
pri la krimo de la kaptitecanoj. 7 Kaj oni proklamis en Judujo
kaj Jerusalem al ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco, ke ili
kolektiĝu en Jerusalem, 8 kaj ke al ĉiu, kiu ne venos tien post
paso de tri tagoj, laŭ decido de la estroj kaj plejaĝuloj estos
anatemita lia tuta havo, kaj li estos ekskomunikita el la
komunumo de la reenmigrintoj. 9 Kaj kolektiĝis ĉiuj idoj de
Jehuda kaj de Benjamen en Jerusalem post tri tagoj. Tio estis en
la naŭa monato, en la dudeka tago de la monato. Kaj la tuta
popolo sidis sur la placo antaŭ la domo de Dio, tremante pro ĉi
tiu afero kaj pro pluvo. 10 Kaj leviĝis Ezra, la pastro, kaj
diris al ili: Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj
pligrandigante la kulpon de Izrael. 11 Tial faru nun konfeson al
la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon: apartigu
vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj. 12 Kaj
la tuta komunumo respondis kaj diris per laŭta voĉo: Jes, kiel vi
diras, tiel estu farite. 13 Tamen la popolo estas grandnombra,
kaj la tempo nun estas pluva, kaj ni ne havas forton, por stari
sur la strato; cetere tio ne estas afero de unu tago aŭ de du,
ĉar ni multe pekis en tiu afero. 14 Niaj estroj do stariĝu pro la
tuta komunumo, kaj ĉiuj en niaj urboj, kiuj prenis aligentajn
edzinojn, venu en difinita tempo, kaj kun ili la plejaĝuloj de
ĉiu urbo kaj ĝiaj juĝistoj, ĝis oni forturnos de ni la flaman
koleron de nia Dio pro tiu afero. 15 Sed Jonatan, filo de Asahel,
kaj Jaĥzeja, filo de Tikva, kontraŭstaris tion, kaj Meŝulam, kaj
Ŝabtaj, la Levido, helpis ilin. 16 Kaj tiel faris la revenintoj
el la kaptiteco. Kaj apartiĝis por tio la pastro Ezra kaj ĉefoj
de patrodomoj laŭ iliaj patrodomoj, ĉiuj laŭnome; kaj ili sidiĝis
en la unua tago de la deka monato, por esplori la aferon. 17 Kaj
ĝis la unua tago de la unua monato ili finis la aferon pri ĉiuj
viroj, kiuj prenis aligentajn edzinojn. 
18 Kaj troviĝis el la
pastridoj, kiuj prenis aligentajn edzinojn, el la filoj de Jeŝua,
filo de Jocadak, kaj el liaj fratoj: Maaseja, Eliezer, Jarib, kaj
Gedalja. 19 Kaj ili donis sian manon, ke ili forigos siajn
edzinojn, kaj ke ili alportos pro sia kulpo virŝafon kiel
kulpoferon. 20 Kaj el la filoj de Imer: Ĥanani kaj Zebadja; 21 el
la filoj de Ĥarim: Maaseja, Elija, Ŝemaja, Jeĥiel, kaj Uzija; 22
el la filoj de Paŝĥur: Eljoenaj, Maaseja, Iŝmael, Netanel,
Jozabad, kaj Eleasa; 23 kaj el la Levidoj: Jozabad, Ŝimei, Kelaja
(ankaŭ nomata Kelita), Petaĥja, Jehuda, kaj Eliezer; 24 el la
kantistoj: Eljaŝib; el la pordegistoj: Ŝalum, Telem, kaj Uri; 25
el la Izraelidoj: el la filoj de Paroŝ: Ramja, Jizija, Malkija,
Mijamin, Eleazar, Malkija, kaj Benaja; 26 el la filoj de Elam:
Matanja, Zeĥarja, Jeĥiel, Abdi, Jeremot, kaj Elija; 27 el la
filoj de Zatu: Eljoenaj, Eljaŝib, Matanja, Jeremot, Zabad, kaj
Aziza; 28 el la filoj de Bebaj: Jehoĥanan, Ĥananja, Zabaj, Atlaj;
29 el la filoj de Bani: Meŝulam, Maluĥ, Adaja, Jaŝub, Ŝeal, kaj
Ramot; 30 el la filoj de Paĥat-Moab: Adna, Kelal, Benaja,
Maaseja, Matanja, Becalel, Binuj, kaj Manase; 31 el la filoj de
Ĥarim: Eliezer, Jiŝija, Malkija, Ŝemaja, Ŝimeon, 32 Benjamen,
Maluĥ, Ŝemarja; 33 el la filoj de Ĥaŝum: Matnaj, Matata, Zabad,
Elifelet, Jeremaj, Manase, Ŝimei; 34 el la filoj de Bani: Maadaj,
Amram, Uel, 35 Benaja, Bedja, Keluhu, 36 Vanja, Meremot, Eljaŝib,
37 Matanja, Matnaj, Jaasaj, 38 Bani, Binuj, Ŝimei, 39 Ŝelemja,
Natan, Adaja, 40 Maĥnadbaj, Ŝaŝaj, Ŝaraj, 41 Azarel, Ŝelemja,
Ŝemarja, 42 Ŝalum, Amarja, Jozef; 43 el la filoj de Nebo: Jeiel,
Matitja, Zabad, Zebina, Jadaj, Joel, Benaja. 44 Ĉiuj tiuj prenis
edzinojn aligentajn; kelkaj el tiuj edzinoj naskis infanojn.