↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ezra

Ĉapitro 8

1 Jen estas la ĉefoj de patrodomoj kun ilia genealogio, kiuj iris
kun mi el Babel en la tempo de reĝado de la reĝo Artaĥŝast: 2 el
la idoj de Pineĥas: Gerŝom; el la idoj de Itamar: Daniel; el la
idoj de David: Ĥatuŝ; 3 el la idoj de Ŝeĥanja: el la idoj de
Paroŝ: Zeĥarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de
cent kvindek; 4 el la idoj de Paĥat-Moab: Eljehoenaj, filo de
Zeraĥja, kaj kun li ducent virseksuloj; 5 el la idoj de Ŝeĥanja:
la filo de Jaĥaziel, kaj kun li tricent virseksuloj; 6 el la idoj
de Adin: Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li kvindek virseksuloj; 7
el la idoj de Elam: Jeŝaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek
virseksuloj; 8 el la idoj de Ŝefatja: Zebadja, filo de Miĥael,
kaj kun li okdek virseksuloj; 9 el la idoj de Joab: Obadja, filo
de Jeĥiel, kaj kun li ducent dek ok virseksuloj; 10 el la idoj de
Ŝelomit: la filo de Josifja, kaj kun li cent sesdek virseksuloj;
11 el la idoj de Bebaj: Zeĥarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek
ok virseksuloj; 12 el la idoj de Azgad: Joĥanan, filo de Hakatan,
kaj kun li cent dek virseksuloj; 13 el la idoj de Adonikam la
lastaj, kaj jen estas iliaj nomoj: Elifelet, Jeiel, kaj Ŝemaja,
kaj kun ili sesdek virseksuloj; 14 el la idoj de Bigvaj: Utaj kaj
Zakur, kaj kun ili sepdek virseksuloj. 
15 Kaj mi kolektis ilin ĉe
la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn;
kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj
de Levi trovis tie neniun. 16 Tiam mi sendis Eliezeron, Arielon,
Ŝemajan, Elnatanon, Jaribon, Elnatanon, Natanon, Zeĥarjan, kaj
Meŝulamon, la ĉefojn, kaj Jojaribon kaj Elnatanon, la
scienculojn; 17 kaj mi donis al ili komision al Ido, la ĉefo en
la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion
ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko
Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio. 18
Kaj ili venigis al ni, ĉar super ni estis la favora mano de nia
Dio, homon saĝan el la idoj de Maĥli, filo de Levi, filo de
Izrael, kaj Ŝerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn, 19
kaj Ĥaŝabjan, kaj kun li Jeŝajan, el la idoj de Merari, kun liaj
fratoj kaj iliaj filoj, dudek; 20 kaj el la Netinoj, kiujn David
kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj, ducent dudek
Netinojn; ĉiuj ili estis registritaj laŭ siaj nomoj. 21 Kaj mi
proklamis tie faston ĉe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin
antaŭ nia Dio, por peti de Li ĝustan vojon por ni, por niaj
infanoj, kaj por nia tuta havo. 22 Ĉar mi hontis peti de la reĝo
militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraŭ malamikoj sur
la vojo; ĉar ni tiele diris al la reĝo: La mano de nia Dio estas
bonfaranta por ĉiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj
Lia kolero estas kontraŭ ĉiuj, kiuj Lin forlasas. 23 Ni do
fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li aŭskultis nin. 24 Kaj
mi apartigis el la ĉefaj pastroj dek du, kaj mi aligis al ili
Ŝerebjan kaj Ĥaŝabjan kaj dek el iliaj fratoj. 25 Kaj mi pese
transdonis al ili la arĝenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj
estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la reĝo
kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj
tie troviĝis. 26 Kaj mi pese transdonis al ili: da arĝento
sescent kvindek kikarojn, da arĝentaj vazoj cent kikarojn, kaj da
oro cent kikarojn; 27 da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil
darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta
kiel oro. 28 Kaj mi diris al ili: Vi estas sanktaj al la
Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaŭ la arĝento kaj la
oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj. 29
Maldormu, kaj gardu tion, ĝis vi transdonos pese al la ĉefaj
pastroj, Levidoj, kaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem,
en la ĉambroj de la domo de la Eternulo. 30 Kaj la pastroj kaj la
Levidoj akceptis la pesitajn arĝenton, oron, kaj vazojn, por
forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.

31 Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la
unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis
super ni, kaj Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj
kontraŭ insidantoj ĉe la vojo. 32 Kaj ni venis en Jerusalemon kaj
restis tie dum tri tagoj. 33 En la kvara tago la arĝento, oro,
kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la
manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar,
filo de Pineĥas, kune kun Jozabad, filo de Jeŝua, kaj Noadja,
filo de Binuj, la Levidoj. 34 Ĉio estis farita laŭnombre kaj
laŭpeze, kaj ĉio pesita estis tiutempe enskribita. 35 La
forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn
al Dio de Izrael: dek du bovojn, pro la tuta Izrael, naŭdek ses
ŝafojn, sepdek sep ŝafidojn, dek du pekoferajn kaprojn, ĉion kiel
bruloferon al la Eternulo. 36 Kaj oni transdonis la ordonojn de
la reĝo al la satrapoj de la reĝo kaj al la transriveraj
regionestroj; kaj ĉi tiuj subtenis la popolon kaj la domon de
Dio.

Sekva Ĉapitro →