↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ezra

Ĉapitro 7

1 Post tiuj okazintaĵoj, dum la reĝado de Artaĥŝast, reĝo de
Persujo, el Babel iris Ezra, filo de Seraja, filo de Azarja, filo
de Ĥilkija, 2 filo de Ŝalum, filo de Cadok, filo de Aĥitub, 3
filo de Amarja, filo de Azarja, filo de Merajot, 4 filo de
Zeraĥja, filo de Uzi, filo de Buki, 5 filo de Abiŝua, filo de
Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, la ĉefpastro. 6 Tiu Ezra
iris el Babel. Li estis lerta scienculo koncerne la instruon de
Moseo, kiun donis la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la reĝo donis
al li ĉion laŭ lia deziro, ĉar la mano de la Eternulo, lia Dio,
estis super li. 7 Ankaŭ kelkaj el la Izraelidoj, el la pastroj,
el la Levidoj, el la kantistoj, el la pordegistoj, kaj el la
Netinoj iris en Jerusalemon en la sepa jaro de la reĝo Artaĥŝast.
8 Kaj li venis en Jerusalemon en la kvina monato, en la sepa jaro
de la reĝo. 9 Ĉar en la unua tago de la unua monato estis la
komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina
monato li venis en Jerusalemon, ĉar la mano de lia Dio favore
estis super li. 10 Ĉar Ezra pretigis sian koron, por studi la
instruon de la Eternulo kaj plenumi ĝin, kaj por instrui en
Izrael leĝojn kaj ordonojn.

11 Kaj jen estas la teksto de la letero, kiun la reĝo Artaĥŝast
donis al Ezra, la pastro, la scienculo, kiu instruis la vortojn
de la ordonoj de la Eternulo kaj Liajn leĝojn pri Izrael: 12
Artaĥŝast, reĝo de la reĝoj, al Ezra, pastro, kaj scienculo pri
la leĝoj de Dio de la ĉielo, pacon kaj saluton. 13 De mi estas
ordonite, ke en mia regno ĉiu el la popolo de Izrael kaj el ĝiaj
pastroj kaj Levidoj, kiu volas iri en Jerusalemon, iru kun vi. 14
Ĉar vi estas sendata de la reĝo kaj de liaj sep konsilistoj, por
pririgardi Judujon kaj Jerusalemon laŭ la en via mano troviĝanta
leĝo de via Dio, 15 kaj por tien forporti la arĝenton kaj oron,
kiun la reĝo kaj liaj konsilistoj oferis al Dio de Izrael, kies
loĝejo estas en Jerusalem, 16 kaj la tutan arĝenton kaj oron,
kiun vi akiros en la tuta provinco de Babel, kune kun la memvolaj
donacoj de la popolo kaj de la pastroj, kiuj oferos por la domo
de sia Dio, kiu estas en Jerusalem. 17 Aĉetu tuj pro tiu mono
bovojn, ŝafojn, kaj ŝafidojn, kaj la al tio apartenantajn
farunoferojn kaj verŝoferojn, kaj alportu ilin sur la altaron de
la domo de via Dio en Jerusalem. 18 Kaj kion vi kaj viaj fratoj
trovos bona fari el la cetera arĝento kaj oro, tion laŭ la volo
de via Dio faru. 19 Kaj la vazojn, kiuj estas donitaj al vi por
la servado en la domo de via Dio, prezentu antaŭ la Dio de
Jerusalem. 20 Kaj ĉion ceteran, kio estas necesa por la domo de
via Dio, kion vi trovos bona doni, donu el la reĝa trezorejo. 21
Kaj de mi, Artaĥŝast, la reĝo, estas farata ordono al ĉiuj
trezorgardistoj trans la rivero, ke ĉio, kion postulos de vi
Ezra, la pastro, instruisto de la leĝoj de Dio de la ĉielo, estu
tuj plenumata, 22 ĝis jena kvanto: arĝento ĝis cent kikaroj,
tritiko ĝis cent kor'oj, vino ĝis cent bat'oj, ankaŭ oleo ĝis
cent bat'oj, kaj salo en kvanto senlima. 23 Ĉio, kio estas
ordonita de Dio de la ĉielo, devas esti farata tuj por la domo de
Dio de la ĉielo, por ke Lia kolero ne trafu la regnon, la reĝon,
aŭ liajn infanojn. 24 Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la
pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aŭ servantoj
ĉe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aŭ depagojn.
25 Kaj vi, Ezra, laŭ la saĝo, kiun via Dio donis al vi, starigu
registojn kaj juĝistojn, kiuj juĝadus la tutan popolon, kiu estas
trans la rivero, ĉiujn, kiuj scias la leĝojn de via Dio; kaj kiu
ne scias, tiun instruu. 26 Kaj ĉiu, kiu ne plenumos la leĝojn de
via Dio aŭ la leĝojn de la reĝo, tuj estu juĝe kondamnata, ĉu al
morto, ĉu al elpelo, ĉu al monpuno, ĉu al meto en malliberejon.

27 Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la
koron de la reĝo la ideon beligi la domon de la Eternulo en
Jerusalem, 28 kaj sur min turnis favoron de la reĝo kaj de liaj
konsilistoj kaj de ĉiuj potencaj princoj de la reĝo. Kaj mi
ricevis kuraĝon, ĉar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super
mi; kaj mi kolektis en Izrael ĉefojn, por ke ili iru kun mi.

Sekva Ĉapitro →