↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ezra

Ĉapitro 6

1 Tiam la reĝo Dario ordonis, ke oni serĉu en la domo de
dokumentoj, kie la trezoroj estis deponitaj, en Babel. 2 Kaj oni
trovis en Aĥmeta, la reĝa kastelo en la Meda lando, unu
skribrulaĵon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemoraĵo: 3 En
la unua jaro de la reĝo Ciro, la reĝo Ciro donis ordonon: Pri la
domo de Dio en Jerusalem, estu konstruata domo, loko, kie oni
alportas oferojn, kaj fortikaj fundamentoj por ĝi estu
starigitaj; la alto de la domo estu sesdek ulnoj, ĝia larĝo estu
sesdek ulnoj. 4 Da vicoj el grandaj ŝtonoj estu tri, kaj unu vico
el ligno; la elspezoj estu donataj el la reĝa domo. 5 Ankaŭ la
vazojn de la domo de Dio, orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar
elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon, oni
redonu, kaj ili iru en la templon de Jerusalem sur sian lokon kaj
estu lokitaj en la domo de Dio. 6 Tial Tatnaj, la estro de la
transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, la
Afarseĥanoj, kiuj estas en la transrivera regiono, foriĝu de tie;
7 permesu al ili labori ĉe la domo de Dio; la regionestro de
Judujo kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruu tiun domon de Dio
sur ĝia loko. 8 Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas
esti farata al la plejaĝuloj de la Judoj por la konstruado de tiu
domo: el la apartenaĵo de la reĝo, el la transriveraj impostoj
oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne
haltu. 9 Kaj tiom estos necese da bovoj, ŝafoj, aŭ ŝafidoj por
bruloferoj por Dio de la ĉielo, da tritiko, salo, vino, oleo,
kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili ĉiutage sen
halto, 10 por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de
la ĉielo, kaj por ke ili preĝu pri la vivo de la reĝo kaj de liaj
infanoj. 11 De mi estas donata la ordono, ke se iu homo ŝanĝos ĉi
tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita
kaj alnajlita al ĝi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita. 12 Kaj
Dio, kiu loĝigis tie Sian nomon, faligu ĉiun reĝon kaj popolon,
kiu etendus sian manon, por ŝanĝi ĉi tion, por fari ion malutilan
al tiu domo de Dio en Jerusalem. Mi, Dario, donis la ordonon; ĝi
estu tuj plenumita.

13 Tiam Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj,
kaj iliaj kunuloj komencis tuj agadi konforme al tio, kion
ordonis la reĝo Dario. 14 Kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruis
kun sukceso, konforme al la profetado de Ĥagaj, la profeto, kaj
de Zeĥarja, filo de Ido. Kaj ili konstruis kaj finis laŭ la volo
de Dio de Izrael, kaj laŭ la volo de Ciro, de Dario, kaj de
Artaĥŝaŝt, reĝoj de Persujo. 15 Kaj oni finis la domon en la tria
tago de la monato Adar, en la sesa jaro de reĝado de la reĝo
Dario. 16 Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj
revenintoj el la kaptiteco faris kun ĝojo la sanktigon de tiu
domo de Dio. 17 Kaj oni alportis ĉe la sanktigo de tiu domo de
Dio: cent bovojn, ducent ŝafojn, kvarcent ŝafidojn, kaj dek du
pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laŭ la nombro de la triboj
de Izrael. 18 Kaj oni starigis la pastrojn laŭ iliaj ordoj, kaj
la Levidojn laŭ iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem,
kiel estas preskribite en la libro de Moseo.

19 Kaj la revenintoj el la kaptiteco faris Paskon en la dek-kvara
tago de la unua monato. 20 Ĉar la pastroj kaj la Levidoj purigis
sin ĉiuj kiel unu homo; kaj ili buĉis Paskajn ŝafidojn por ĉiuj
revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj, la pastroj, kaj por
si. 21 Kaj manĝis la Izraelidoj, kiuj revenis el la kaptiteco,
kaj ĉiuj, kiuj apartigis sin de la malpureco de la nacioj de la
tero, por turni sin al la Eternulo, Dio de Izrael. 22 Kaj ili en
ĝojo solenis la feston de macoj dum sep tagoj; ĉar la Eternulo
ĝojigis ilin, kaj turnis al ili la koron de la reĝo de Asirio,
por ke li fortigu iliajn manojn ĉe la laborado koncerne la domon
de Dio, la Dio de Izrael.

Sekva Ĉapitro →