↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ezra

Ĉapitro 5

1 Kaj la profetoj, Ĥagaj, la profeto, kaj Zeĥarja, filo de Ido,
profetis pri la Judoj, kiuj estis en Judujo kaj Jerusalem, en la
nomo de Dio de Izrael. 2 Tiam leviĝis Zerubabel, filo de
Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la
domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio,
kiuj fortigadis ilin. 3 En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la
estro de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj
kunuloj, kaj tiele diris al ili: Kiu permesis al vi konstrui ĉi
tiun domon kaj starigi ĉi tiujn murojn? 4 Tiam ni diris al ili,
kiaj estis la nomoj de tiuj homoj, kiuj konstruis tiun
konstruaĵon. 5 Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejaĝuloj
de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, ĝis la afero estis
raportita al Dario kaj ĝis revenis decido pri tio.

6 Jen estas la enhavo de la letero, kiun sendis Tatnaj, la estro
de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kun siaj kunuloj la
Afarseĥanoj, kiuj estis en la transrivera regiono, al la reĝo
Dario; 7 la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan
tekston: Al la reĝo Dario plenan pacon. 8 Estu sciate al la reĝo,
ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; ĝi
estas konstruata el grandaj ŝtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la
murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj
manoj. 9 Tiam ni demandis tiujn plenaĝulojn, kaj diris al ili:
Kiu donis al vi la permeson konstrui ĉi tiun domon kaj starigi ĉi
tiujn murojn? 10 Kaj krom tio ni demandis pri iliaj nomoj, por
raporti al vi, kaj skribi la nomojn de tiuj homoj, kiuj estas
iliaj ĉefoj. 11 Per la sekvantaj vortoj ili respondis al ni kaj
diris: Ni estas servantoj de Dio de la ĉielo kaj de la tero, kaj
ni konstruas la domon, kiu estis konstruita antaŭ multe da jaroj,
kaj granda reĝo de Izrael konstruis ĝin kaj finis ĝin. 12 Sed
kiam niaj patroj kolerigis Dion de la ĉielo, Li transdonis ilin
en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, la Ĥaldeo; kaj tiun
domon li detruis, kaj la popolon li transloĝigis en Babelon. 13
Sed en la unua jaro de Ciro, reĝo de Babel, la reĝo Ciro donis
permeson rekonstrui ĉi tiun domon de Dio. 14 Eĉ la vazojn de la
domo de Dio, la orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis
el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel,
ilin la reĝo Ciro elportis el la templo de Babel, kaj oni
transdonis ilin al Ŝeŝbacar, kiun li starigis kiel regionestron;
15 kaj li diris al li: Prenu ĉi tiujn vazojn, iru, kaj forportu
ilin en la templon de Jerusalem, kaj la domo de Dio estu
konstruata sur sia loko. 16 Tiam venis tiu Ŝeŝbacar kaj metis la
fundamenton por la domo de Dio en Jerusalem; kaj de tiu tempo ĝis
nun ĝi estas konstruata, kaj ĝi ankoraŭ ne estas finita. 17 Tial,
se plaĉas al la reĝo, oni serĉu en la domo de la reĝaj trezoroj
tie en Babel, ĉu efektive la reĝo Ciro donis permeson konstrui ĉi
tiun domon de Dio en Jerusalem; kaj la volon de la reĝo pri tio
oni sendu al ni.

Sekva Ĉapitro →