↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ezra

Ĉapitro 4

1 Kiam la malamikoj de Jehuda kaj Benjamen aŭdis, ke la
revenintoj el la kaptiteco konstruas templon al la Eternulo, Dio
de Izrael, 2 tiam ili venis al Zerubabel kaj al la ĉefoj de la
patrodomoj, kaj diris al ili: Ni ankaŭ deziras konstrui kun vi,
ĉar simile al vi ni ankaŭ serĉas vian Dion, kaj al Li ni alportas
oferojn de post la tempo de Esar-Ĥadon, reĝo de Asirio, kiu
venigis nin ĉi tien. 3 Sed Zerubabel kaj Jeŝua kaj la aliaj ĉefoj
de patrodomoj de Izrael diris al ili: Ne estas bone, ke vi kune
kun ni konstruu domon por nia Dio; ni solaj konstruos por la
Eternulo, Dio de Izrael, kiel ordonis al ni la reĝo Ciro, reĝo de
Persujo. 4 Tiam la popolo de la lando komencis malfortigadi la
manojn de la Juda popolo kaj malhelpadi al ĝi en la konstruado. 5
Kaj ili dungadis kontraŭ ili konsilistojn, por detrui ilian
entreprenon, dum la tuta tempo de Ciro, reĝo de Persujo, ĝis la
reĝado de Dario, reĝo de Persujo. 6 Kaj en la tempo de la reĝado
de Aĥaŝveroŝ, en la komenco de lia reĝado, ili skribis akuzon
kontraŭ la loĝantoj de Judujo kaj de Jerusalem.

7 En la tempo de Artaĥŝaŝt skribis Biŝlam, Mitredat, Tabeel, kaj
la aliaj iliaj kunuloj al Artaĥŝaŝt, reĝo de Persujo: la letero
estis skribita Sirie kaj klarigita Sirie. 8 Reĥum, konsilisto,
kaj Ŝimŝaj, skribisto, skribis unu leteron kontraŭ Jerusalem al
Artaĥŝaŝt, la reĝo, en la sekvanta maniero: 9 Ni, Reĥum,
konsilisto, kaj Ŝimŝaj, skribisto, kaj iliaj aliaj kunuloj,
Dinaanoj, Afarsatĥanoj, Tarpelanoj, Afarsanoj, Arkevanoj,
Babelanoj, Ŝuŝananoj, Dehaanoj, Elamanoj, 10 kaj la aliaj
popoloj, kiujn transloĝigis Asnapar, la granda kaj glora, kaj
enloĝigis en Samario kaj en la aliaj urboj transriveraj, kaj tiel
plu. 11 Jen estas la teksto de la letero, kiun ili sendis al li:
Al la reĝo Artaĥŝaŝt viaj sklavoj, la transriveranoj, kaj tiel
plu. 12 Estu sciate al la reĝo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi
kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman
kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la
fundamentojn. 13 Nun estu sciate al la reĝo, ke se tiu urbo estos
konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne donos
tributon nek impostojn nek jarpagon, kaj la reĝa kaso havos
malprofiton. 14 Ĉar ni manĝas salon el la reĝa palaco, kaj ni ne
volas vidi ion, kio malhonoras la reĝon, tial ni sendas kaj
sciigas al la reĝo, 15 ke oni serĉu en la kronikoj de viaj
patroj, kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkiĝos, ke tiu urbo
estas urbo ribelema kaj malutila por la reĝoj kaj landoj, kaj ke
ribeloj estis farataj en ĝi de la plej malproksimaj tempoj, kio
estas la kaŭzo, pro kiu tiu urbo estis detruita. 16 Ni sciigas al
la reĝo, ke se tiu urbo estos rekonstruita kaj ĝiaj muregoj estos
finitaj, tiam vi poste havos nenian parton en la regiono
transrivera. 
17 La reĝo sendis respondon: Al Reĥum, konsilisto,
Ŝimŝaj, skribisto, kaj al la aliaj iliaj kunuloj, kiuj loĝas en
Samario kaj en la aliaj transriveraj lokoj, pacon kaj saluton. 18
La letero, kiun vi sendis al ni, estas klare legita antaŭ mi; 19
kaj mi donis ordonon, ke oni serĉu; kaj oni trovis, ke tiu urbo
de malproksima tempo ribeladis kontraŭ la reĝoj, kaj tumultoj kaj
defaloj estis farataj en ĝi; 20 ke potencaj reĝoj estis en
Jerusalem kaj posedis la tutan transriveran regionon, kaj
tributo, impostoj, kaj jarpagoj estis donataj al ili. 21 Tial agu
laŭ ĉi tiu ordono: malhelpu tiujn homojn en ilia laborado, ke la
urbo ne estu rekonstruata, ĝis estos donita ordono de mi. 22 Kaj
estu singardaj, ke vi ne estu malatentaj en tio, por ke ne
naskiĝu granda malprofito por la reĝo. 23 Kiam ĉi tiu letero de
la reĝo Artaĥŝaŝt estis tralegita antaŭ Reĥum, la skribisto
Ŝimŝaj, kaj iliaj kunuloj, ili tuj iris en Jerusalemon al la
Judoj kaj haltigis ilian laboradon per forta mano. 24 Tiam
ĉesiĝis la laborado ĉe la domo de Dio en Jerusalem; kaj tiu stato
daŭris ĝis la dua jaro de reĝado de Dario, reĝo de Persujo.

Sekva Ĉapitro →