↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 33

1 La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj
kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. 2 Li agadis malbone
antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn
la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj. 3 Li konstruis
denove la altaĵojn, kiujn detruis lia patro Ĥizkija; kaj li
starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj
adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al ĝi. 4
Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la
Eternulo diris: En Jerusalem estos Mia nomo eterne. 5 Li
konstruis altarojn al la tuta armeo de la ĉielo, sur la du kortoj
de la domo de la Eternulo. 6 Li ankaŭ trairigis siajn filojn tra
fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la
estontecon, aŭguradis, sorĉadis, starigis antaŭdiristojn kaj
magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo,
kolerigante Lin. 7 La skulptaĵon de la idolo, kiun li faris, li
starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia
filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis
inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne; 8
kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun
Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi
ĉion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, leĝojn, kaj
preskribojn, donitajn per Moseo. 9 Manase delogis la Judojn kaj
la loĝantojn de Jerusalem en tia grado, ke ili agadis pli
malbone, ol tiuj nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la
Izraelidoj. 10 La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo,
sed ili ne aŭskultis. 11 Kaj la Eternulo venigis sur ilin la
militestrojn de la reĝo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen
per katenoj, ligis lin per ĉenoj, kaj forkondukis lin en Babelon.
12 En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre
humiliĝis antaŭ la Dio de siaj patroj. 13 Kiam li preĝis al Li
kaj petegis Lin, Li aŭskultis lian peton kaj revenigis lin en
Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo
estas la vera Dio.

14 Post tio li konstruis eksteran muregon por la urbo de David
okcidente de Giĥon, en la valo, ĝia la enirejo de la Pordego de
Fiŝoj, ĉirkaŭ Ofel, kaj li faris ĝin tre alta. Kaj li starigis
militestrojn en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo. 15 Li forigis
la fremdajn diojn kaj la idolon el la domo de la Eternulo, ankaŭ
ĉiujn altarojn, kiujn li konstruis sur la monto de la domo de la
Eternulo kaj en Jerusalem; kaj li elĵetis tion eksteren de la
urbo. 16 Kaj li rekonstruis la altaron de la Eternulo kaj faris
sur ĝi pacoferojn kaj dankoferojn, kaj li ordonis al la Judoj, ke
ili servadu al la Eternulo, Dio de Izrael. 17 Tamen la popolo
ĉiam ankoraŭ oferadis sur la altaĵoj, sed nur al la Eternulo, sia
Dio. 18 La cetera historio de Manase, lia preĝo al lia Dio, kaj
la vortoj de la viziistoj, kiuj parolis al li en la nomo de la
Eternulo, Dio de Izrael, troviĝas en la kroniko de la reĝoj de
Izrael. 19 Lia preĝo kaj aŭskultiteco, ĉiuj liaj pekoj kaj
krimoj, kaj la lokoj, sur kiuj li konstruis altaĵojn kaj starigis
sanktajn stangojn kaj idolojn antaŭ sia humiliĝo, estas
priskribitaj en la kroniko de la viziistoj. 20 Kaj Manase
ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en lia domo. Kaj
anstataŭ li ekreĝis lia filo Amon.

21 La aĝon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li fariĝis reĝo,
kaj du jarojn li reĝis en Jerusalem. 22 Li agadis malbone antaŭ
la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase; kaj al ĉiuj idoloj,
kiujn faris lia patro Manase, Amon oferadis kaj servadis. 23 Li
ne humiliĝis antaŭ la Eternulo, kiel humiliĝis lia patro Manase,
sed li, Amon, multe kulpiĝis. 24 Kaj konspiris kontraŭ li liaj
servantoj kaj mortigis lin en lia domo. 25 Sed la popolo de la
lando mortigis ĉiujn, kiuj faris konspiron kontraŭ la reĝo Amon;
kaj la popolo de la lando faris reĝo anstataŭ li lian filon
Joŝija.

Sekva Ĉapitro →