↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 32

1 Post tiuj aferoj kaj veraĵoj venis Sanĥerib, reĝo de Asirio; li
venis en Judujon, eksieĝis la fortikigitajn urbojn, kaj intencis
forŝiri ilin al si. 2 Kiam Ĥizkija vidis, ke Sanĥerib venis kaj
intencas militi kontraŭ Jerusalem, 3 li konsiliĝis kun siaj
eminentuloj kaj fortuloj, kaj decidis ŝutkovri la akvon de la
fontoj, kiuj estis ekster la urbo; kaj ili helpis al li. 4 Kaj
kolektiĝis multe da popolo, kaj ili ŝutkovris ĉiujn fontojn, kaj
la torenton, kiu fluas meze de la lando, ĉar ili diris: Por kio
permesi, ke la reĝoj de Asirio, veninte, trovu multe da akvo? 5
Kaj li estis kuraĝa, kaj li prikonstruis la tutan difektiĝintan
muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraŭ
alian muregon, kaj li fortikigis Milon apud la urbo de David, kaj
pretigis multe da bataliloj kaj da ŝildoj. 6 Kaj li starigis
militestrojn super la popolo, kaj li kunvenigis ilin al si sur la
placon antaŭ la pordego de la urbo, kaj vigligis ilian koron,
dirante: 7 Estu kuraĝaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron
antaŭ la reĝo de Asirio kaj antaŭ la tuta homamaso, kiu estas kun
li, ĉar kun ni estas pli, ol kun li: 8 kun li estas brako karna,
sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por
batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigliĝis de la vortoj de
Ĥizkija, reĝo de Judujo.

9 Post tio Sanĥerib, reĝo de Asirio, sendis siajn servantojn en
Jerusalemon (li mem estis ĉe Laĥiŝ kune kun sia tuta militistaro)
al Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj al ĉiuj Judoj en Jerusalem, por
diri: 10 Tiele diras Sanĥerib, reĝo de Asirio: Kion vi fidas,
loĝante en la fortikaĵo de Jerusalem? 11 Ĥizkija trompis vin, por
mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi: La Eternulo,
nia Dio, savos nin el la mano de la reĝo de Asirio. 12 Li mem,
Ĥizkija, forigis ja Liajn altaĵojn kaj Liajn altarojn, kaj
ordonis al Judujo kaj Jerusalem, dirante: Antaŭ unu sola altaro
adorkliniĝu kaj sur ĝi incensu. 13 Ĉu vi ne scias, kion mi kaj
miaj patroj faris al ĉiuj popoloj de la landoj? Ĉu la dioj de la
nacioj de la landoj povis savi ilian landon el mia mano? 14 Kiu
el ĉiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis
savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia
mano? 15 Ĥizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj
vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis
savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj,
ankaŭ viaj dioj ne savos vin el mia mano. 16 Kaj ankoraŭ pli liaj
servantoj parolis kontraŭ Dio, la Eternulo, kaj kontraŭ Lia
servanto Ĥizkija. 17 Kaj leterojn li skribis, por insulti la
Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele: Kiel la dioj
de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel
ankaŭ la Dio de Ĥizkija ne savos Sian popolon el mia mano. 18 Kaj
ili kriis per laŭta voĉo en la Juda lingvo al la popolo
Jerusalema, kiu estis sur la murego, por timigi ĝin kaj
senkuraĝigi ĝin, por ke ili povu venkopreni la urbon. 19 Kaj ili
parolis pri Dio de Jerusalem tiel, kiel pri la dioj de la popoloj
de la tero, faritaĵo de homaj manoj. 20 Sed la reĝo Ĥizkija, kaj
la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpreĝis pri tio kaj kriis al la
ĉielo. 21 Kaj la Eternulo sendis anĝelon, kaj li ekstermis ĉiujn
fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la reĝo
de Asirio. Kaj ĉi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam
li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj
propraj lumboj, faligis lin per glavo. 22 Tiamaniere la Eternulo
savis Ĥizkijan kaj la loĝantojn de Jerusalem el la mano de
Sanĥerib, reĝo de Asirio, kaj el la manoj de ĉiuj; kaj Li gardis
ilin ĉirkaŭe. 23 Tiam multaj alportadis donacojn al la Eternulo
en Jerusalemon, kaj multekostajn objektojn al Ĥizkija, reĝo de
Judujo. Kaj post tio li altiĝis en la okuloj de ĉiuj nacioj.

24 En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis. Kaj li preĝis al la
Eternulo. Ĉi Tiu parolis al li kaj donis al li pruvosignon. 25
Ĥizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia
koro fieriĝis. Kaj ekscitiĝis kolero kontraŭ li kaj kontraŭ
Judujo kaj Jerusalem. 26 Sed Ĥizkija humiliĝis pri la fieriĝo de
sia koro, li kaj la loĝantoj de Jerusalem; tial ne trafis lin la
kolero de la Eternulo en la tempo de Ĥizkija. 27 Ĥizkija havis
tre multe da riĉeco kaj honoro; kaj li faris al si trezorejojn
por arĝento kaj oro, por multekostaj ŝtonoj, aromaĵoj, ŝildoj,
kaj ĉiaj valoraj objektoj, 28 ankaŭ provizejojn por la
produktaĵoj: greno, mosto, oleo, kaj stalojn por ĉiaspecaj
brutoj, kaj ŝafejojn por la ŝafoj. 29 Kaj urbojn li konstruis al
si. Kaj da ŝafoj kaj bovoj li havis multe, ĉar Dio donis al li
tre grandan havaĵon. 30 Li, Ĥizkija, ŝtopkovris la supran fonton
de Giĥon kaj direktis ĝin malsupren al la okcidenta flanko de la
urbo de David. Kaj Ĥizkija havis sukceson en ĉiu sia faro. 31 Nur
kiam la senditoj de la princoj de Babel estis senditaj al li, por
demandi lin pri la signomiraklo, kiu aperis en la lando, Dio lin
forlasis, por elprovi lin, por scii ĉion, kion li havis en sia
koro. 32 La cetera historio de Ĥizkija kaj liaj virtoj estas
priskribitaj en la vizio de la profeto Jesaja, filo de Amoc, en
la libro de la reĝoj de Judujo kaj de Izrael. 33 Kaj Ĥizkija
ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la plej alta
loko de la tomboj de la idoj de David; kaj honoron faris al li
post lia morto ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem. Kaj anstataŭ
li ekreĝis lia filo Manase.

Sekva Ĉapitro →