↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 31

1 Kiam ĉio ĉi tio finiĝis, ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis,
eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn,
dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altaĵojn kaj la
altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de
Efraim, kaj de Manase, ĝis plena ekstermo. Kaj reiris ĉiuj
Izraelidoj ĉiu al sia posedaĵo, al siaj urboj. 2 Kaj Ĥizkija
starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laŭ ilia
ordo, ĉiun laŭ ĝia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la
bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por laŭdkantado kaj
glorkantado, ĉe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo. 3 Kaj
la reĝo destinis parton el sia havaĵo por bruloferoj: por la
bruloferoj matenaj kaj vesperaj, por la bruloferoj sabataj,
monatkomencaj, kaj festaj, kiel estas skribite en la instruo de
la Eternulo. 4 Kaj li ordonis al la popolo, kiu loĝis en
Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj,
por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo. 5 Kiam
ĉi tiu ordono disvastiĝis, la Izraelidoj alportis multe da
unuaaĵoj el greno, mosto, oleo, kaj mielo, kaj diversajn kampajn
produktaĵojn, kaj ankaŭ dekonaĵojn el ĉio ili multe alportis. 6
Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo,
ankaŭ alportis dekonaĵon el bovoj kaj ŝafoj, kaj dekonaĵon
sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis
grandajn amasojn. 7 En la tria monato oni komencis la aranĝadon
de la amasoj, kaj en la sepa monato oni finis. 8 Kiam Ĥizkija kaj
la estroj venis kaj ekvidis la amasojn, ili benis la Eternulon
kaj Lian popolon Izrael. 9 Kaj Ĥizkija demandis la pastrojn kaj
la Levidojn pri la amasoj. 10 Kaj respondis al li Azarja, la
ĉefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris: De la momento, kiam
oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni
manĝis kaj satiĝis, kaj restis ankoraŭ multe; ĉar la Eternulo
benis Sian popolon; el la restaĵo kolektiĝis ĉi tiu amasego. 11
Kaj Ĥizkija ordonis pretigi ĉambrojn ĉe la domo de la Eternulo.
Kaj oni pretigis. 12 Kaj oni transportis tien la donojn, la
dekonaĵojn, kaj la konsekritaĵojn kun fideleco. Estro super tio
estis Konanja, la Levido, kaj lia frato Ŝimei estis la dua post
li. 13 Kaj Jeĥiel, Azazja, Naĥat, Asahel, Jerimot, Jozabad,
Eliel, Jiŝmaĥja, Maĥat, kaj Benaja estis oficistoj apud Konanja
kaj lia frato Ŝimei, laŭ ordono de la reĝo Ĥizkija, kaj de
Azarja, estro en la domo de Dio. 14 Kore, filo de Jimna, Levido
pordegisto ĉe la flanko orienta, estis super la memvolaj donoj al
Dio, super la oferdonoj, alportataj al la Eternulo, kaj super la
plejsanktaĵoj. 15 Liaj helpantoj estis Eden, Minjamin, Jeŝua,
Ŝemaja, Amarja, kaj Ŝeĥanja, en la urboj de la pastroj, por
fidele disdonadi al siaj fratoj laŭgrupe, al la grandaj kaj al la
malgrandaj 16 (krom la registritaj virseksuloj, havantaj la aĝon
de tri jaroj kaj pli, de ĉiuj, kiuj iradis ĉiutage en la domon de
la Eternulo laŭ siaj oficoj kaj grupoj), 17 al la registritaj
pastroj, laŭ iliaj patrodomoj, kaj al la Levidoj, havantaj la
aĝon de dudek jaroj kaj pli, laŭ iliaj oficoj kaj grupoj, 18 al
la registritoj kun ĉiuj iliaj malgrandaj infanoj, edzinoj, filoj,
kaj filinoj, al la tuta komunumo, por ke ili fidele dediĉu sin al
la sanktaj aferoj. 19 Kaj por la Aaronidoj, la pastroj, sur la
antaŭurbaj kampoj de iliaj urboj, de ĉiu urbo, la nomitaj viroj
estis destinitaj, por doni partojn al ĉiu virseksulo inter la
pastroj kaj al ĉiu registrito inter la Levidoj. 20 Tion faris
Ĥizkija en la tuta Judujo, kaj li agadis bone, juste, kaj vere
antaŭ la Eternulo, lia Dio. 21 Kaj en ĉiuj faroj, kiujn li
entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon
kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta
koro, kaj li havis sukceson.


Sekva Ĉapitro →